Concord (Masaĉuseco)
Concord | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Nova Anglio vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 01742 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 18 491 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 274 347 181 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 42° 28′ N, 71° 21′ U (mapo)42.460277777778-71.349444444444Koordinatoj: 42° 28′ N, 71° 21′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 43 m [+] | ||||
Areo | 6,74e-05 km² (0 .00 674 ha) [+] | ||||
Horzono | orienta horzono de Nordameriko (UTC-5) [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Concord, Massachusetts [+] | |||||
Concord - prononco laŭ IFA-transskribo [kɒn.kord] - estas urbo de Masaĉuseco, subŝtato de Usono. Laŭ la popolnombrado de la jaro 2020, en la urbo vivis 18 491 loĝantoj[1] sur areo de 67,4 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 274 loĝantoj/km². La urbo apartenas al la kantono Middlesex.
Historio
[redakti | redakti fonton]Laŭ Henry James, Concord estas por la usona literaturhistorio kio Vajmaro estas al germana literatura historio. Multaj el la plej gravaj verkistoj de la usonaa Romantikismo vivis ĉi tie, inkluzive de Ralph Waldo Emerson kaj Nathaniel Hawthorne. Tiutempe, Concord estis konsiderita la hejmo de la usona novidealista movado.
Famas la lageto Walden, ĉe kies bordo Henry David Thoreau loĝis en ŝtipkabano dum du jaroj. Li priskribis siajn spertojn kun la simpla vivo en sia verko Walden. Ankaŭ konata estas La Malnova Domego (angle "The Old Manse"), konstruita fare de la avo de Emerson en 1770 kaj hejmo de Ralph Waldo Emerson kaj poste Nathaniel Hawthorne kaj lia edzino. Louisa May Alcott ankaŭ vivis ĉi tie en la 1860-aj jaroj.
La urbo ankaŭ estas fama apud la loko Lexington kiel loko de la unuaj bataloj en la kunteksto de la Usona Milito de Sendependeco.