Corbassière-Glaĉero
Corbassière-Glaĉero | ||
---|---|---|
![]() | ||
glaĉero | ||
Geografia situo | CH1903: 589041 / 93201 (mapo)45.9902777777787.2972222222222Koordinatoj: 45° 59′ N, 7° 18′ O; CH1903: 589041 / 93201 (mapo) | |
| ||
Estiĝloko | Grand Combin | |
Longeco | 9,8 km | |
Larĝeco | 1 km | |
Areo | 17,4 km² | |
Glacikvanto | 2 km³ | |
Elfluanto(j) | Torrent de Corbassière→ Dranse→Rodano | |
Jara retiriĝo/kresko | ? m retiriĝo en 2007 | |
Glaĉeroj de Svislando | ||
Corbassière-Glaĉero (france Glacier de Corbassière, germane Corbassièregletscher) estas valglaĉero en la Valezaj Alpoj. Kun longeco de 9,8 km, averaĝa larĝeco de 1 km kaj surfaco de 17,4 km² ĝi apartenas al la plej grandaj glaĉeroj de la Kantono Valezo.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Corbassière-Glaĉero havas sian originon je alteco de 4000 m s.m. je la norda deklivo de Grand Combin. Sur alteco de 3300 ĝis 3400 m s.m. situas tre vasta glaciareo kun tre malgranda deklivo, kies limon formas en okcidento la rokpintoj de Maisons Blanches (kun altecoj ĝis 3682 m s.m.). Poste la glaĉero fluas post malforta kurbiĝo norden. Ĝiajn flankojn formas nun en okcidento la pintoj de Combin de Corbassière (3716 m s.m.) kaj Petit Combin (3663 m s.m.) kaj en oriento Tournelon Blanc (3702 m s.m.) kaj Grand Tavé (3158 m s.m.). La glaĉerlango nuntempe finiĝas sur alteco de proksimume 2300 m s.m.
La degelakvo de Corbassière-Glaĉero fluas tra Torrent de Corbassière al la rivero Dranse de Bagnes, kiu tra la Val de Bagnes alfluas al Rodano.
Historio
[redakti | redakti fonton]Post la kulmino de la Eta Glaciepoko en la mezo de la 19-a jarcento la glaĉero retiriĝis proksimume 1.5 km.
Altmontara Turismo
[redakti | redakti fonton]Sur flanka moreno je la orienta bordo de la suba glaĉerparto situas la François-Xavier Bagnoud-Kabano en alteco de 2645 m s.m., kiu antaŭe nomigis Kabano de Panossière. Ĝi estas la elirpunkto por montgrimpadoj kaj glaĉerturoj en la regiono de la Grand Combin-Masivo.