Hohlicht-Glaĉero
Hohlicht-Glaĉero | ||
---|---|---|
Zinalrothorn kun Hohlicht-Glaĉero (meze) | ||
glaĉero | ||
Geografia situo | CH1903: 621039 / 101904 (mapo)46.0683333333337.7105555555555Koordinatoj: 46° 4′ N, 7° 43′ O; CH1903: 621039 / 101904 (mapo) | |
| ||
Estiĝloko | Zinalrothhorn | |
Longeco | 4 km | |
Larĝeco | 0,8 km | |
Areo | 6 km² | |
Glacikvanto | 0,2 km³ | |
Elfluanto(j) | Schalibach→ Matervispa→Rodano | |
Jara retiriĝo/kresko | ? m retiriĝo en 2007 | |
Glaĉeroj de Svislando | ||
Hohlicht-Glaĉero (germane Hochlichtgletscher) estas valglaĉero en la Valezaj Alpoj en Svislando. La glaĉero havas longecon de 4 km, averaĝan larĝecon de 0,8 km kaj kovras areon de proksimume 6 km².
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Hohlicht-Glaĉero havas sian originon je alteco de 3400 m s.m. je la orienta flanko de Zinalrothorn. La glaĉero fluas orienton inter Oberes Äschhorn (3669 m s.m.) sude kaj Schalihorn (3975 m s.m.) norde. De la sudflanko de Schalihorn alfluas ankoraŭ granda firnkamp al Hohlicht-Glaĉero. Kroman glacinutraĵon la glaĉero ricevas de vasta firnkampo sur la norddeklivo de Mettelhorn (3406 m s.m.). La glaĉerlango estas plejparte kovrita de morenmaterialo, kiu falis de la ĉirkaŭaj rokvandoj. Ĝi fluas relative maldeklive kaj finiĝas nuntempe je alteco de proksimume 2240 m s.m.. La degelakvo forfluas kun Schalibach, kiu inter Täsch kaj Randa alfluas al Matervispa, kiu post kuniĝo kun Saaservispa alfluas en Vispa al Rodano.
Historio
[redakti | redakti fonton]Dum la kulmino de la Eta Glaciepoko dum la mezo de la 19-a jarcento Hohlicht-Glaĉero etendiĝis ankoraŭ 500 m pli profunden al la valo. Ĝi dumtempe ankaŭ estis ligita kun Schali-Glaĉero (germane Schaligletscher) vasta deklivglaĉero kun surfaco de proksimume 3 km² je la suda deklivo de Weisshorn.