Saltu al enhavo

Cosmic Cruiser

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Cosmic Cruiser

Disvolvo Steve Lavache, Simon Bell
Eldoninto Imagine Software
Dato de lanĉo 1984
Platformo ZX Spectrum, Dragon 32, BBC Micro, Commodore 64
Ĝenro Agada videoludo
Ludomaniero unuludanta videoludo
vdr

Cosmic Cruiser (esperante Kosma Krozisto) estas agada videoludo disvolvita de Imagine Software kaj eldonita por BBC Micro, Commodore 64, Dragon 32, kaj ZX Spectrum en 1984. La celo de la ludo estas batali kontraŭ fremda atakgrupo, kiu transprenis malproksiman kosmostacion kaj savi la skipon.

La ludanto kontrolas astronaŭton, kies unua celo estas atingi laseran kanonon kaj trafi truojn en la flanko de la kosmostacio, tra kiuj li povas eniri. Post kiam li eniras la kosmostacion, li devas trovi kaj savi la skipanojn, evitante malamikajn fremdulojn.[1]

Home Computing Weekly laŭdis la "bonegan sonon, kolorojn kaj grafikojn" kaj priskribis ĝin kiel "rapidan kaj allogan ludon"[2]. Crash tute kontraŭe kritikis plurajn el ĝiaj koraj elementoj, rigardante ĝin kiel "neludeblan kaj [...] tute sensencan".[3]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Cosmic Cruiser cassette inlay (JPEG). Cosmic Cruiser. Imagine Software (1984). Alirita 2013-02-25.
  2. (April 1984) “Cosmic Cruiser review”, Home Computing Weekly, p. 24. 
  3. (July 1984) “Cosmic Cruiser review”, Crash 6, p. 51. 

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]