Csaba Csapodi
Csaba Csapodi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de septembro 1910 en Budapeŝto |
Morto | 30-an de aprilo 2004 (93-jaraĝa) |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Frat(in)oj | István Csapody kaj Vera Csapody |
Edz(in)o | Klára Csapodyné Gárdonyi |
Okupo | |
Okupo | bibliotekisto historiisto de libroj lektoro |
Csaba Csapodi [ĉaba ĉapodi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Csapodi Csaba István, estis hungara bibliotekisto, literaturhistoriisto, altlerneja instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis fejéregyházi [fejEredjhAzi], lia familia nomvarianto estis Csapody [ĉapodi], lia avo estis Géza Allaga, liaj gefratoj estis Vera Csapody kaj István Csapody (kuracisto), lia edzino estis Klára Csapodyné Gárdonyi.
Csaba Csapodi[1] naskiĝis la 28-an de septembro 1910 en Budapeŝto, li mortis la 30-an de aprilo 2004 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Csaba Csapodi maturiĝis en piarista gimnazio en sia naskiĝurbo en 1928, poste li akiris pedagogian diplomon kun doktoriĝo en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1933. Post la diplomo li esploris jaron en Vieno helpe de stipendio, poste li estis bibliotekisto 4 jarojn en Tutlanda Biblioteko Széchényi, dum li akiris bibliotekistan licencon en 1937. Ekde 1939 li laboris en pluraj bibliotekoj, precipe en akademia biblioteko de 1950 ĝis la pensiuliĝo en 1975. Li ankaŭ instruis en la universitato ekde 1966. Intertempe li kandidatiĝis en 1974, li doktoriĝis en 1978 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li okupiĝis precipe pri mezepokaj libroj. Li edziĝis en 1938, lia edzino naskis 4 gefilojn inter 1940-1948, li vidviĝis en 1993. Li ricevis premiojn inter 1944-2015 (la lastan postmorte).
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Az Esterházyak alsólendvai uradalmának gazdálkodása a XVIII. század első felében. (ankaŭ disertaĵo, 1933)
- A vámhatár megszüntetése Magyarország és Erdély között 1784-ben. (1934, germane: 1936)
- A magyar barokk. (1942)
- A magyarországi nyomtatványok nyelvi megoszlása 1800-ig. (1946)
- Ismeretlen szerelmes vers a XVI. század végéről. (1954)
- Zrínyi-levelek, amelyeket nem Zrínyi írt. (1958)
- Magyar eredetű és magyar vonatkozású kódexek Amerikában. (1965)
- A Corvina Könyvtár története és állománya. (disertaĵo, 1973)
- A Janus Pannonius szöveghagyomány. (disertaĵo, 1977)
- A budai királyi palotában 1686-ban talált kódexek és nyomtatott könyvek. (monografio, 1984)
- A heraldika és a kodikológia kapcsolata. (1995)
- Janus Pannonius kódexei és címerhasználatának kérdése. (2003)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM49612 hungarlingva datenaro de muzeo