István Csapody (kuracisto)
István Csapody | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de majo 1892 en Budapeŝto |
Morto | 27-an de februaro 1970 (77-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 20/2-1-544 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1915) |
Familio | |
Frat(in)oj | Vera Csapody kaj Csaba Csapodi |
Okupo | |
Okupo | okulkuracisto kuracisto universitata instruisto |
István Csapody [iŝtvAn ĉapodi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csapody István estis hungara kuracisto, okulkuracisto, universitata instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis fejéregyházi ekde 1905, liaj gefratoj estis Csaba Csapodi kaj Vera Csapody.
István Csapody [1] Arkivigite je 2016-11-04 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 3-an de majo 1892 en Budapeŝto, li mortis la 27-an de februaro 1970 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]István Csapody frekventis piaristan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1913. Post siaj studoj li estis asistanto en la universitata kliniko. Dum la 1-a mondmilito li estis armea kuracisto, poste li laboris en diversaj klinikoj kaj hospitaloj. En 1923 li estis nomumita privata profesoro en Universitato Erzsébet. En la sekva jaro li edziĝis, baldaŭ li havis du filojn. En 1926 li iĝis ĉefkuracisto. Ekde 1929 li instruis en Reĝa Universitato Péter Pázmány, kie en 1936 li atingis la instruan rangon publika eksterordinara profesoro. En 1930 en Heidelberg li prezentis pioniran metodon pri skulptado de fidela vivanta okulo sen iu ajn danĝeroj. En la sekvaj jaroj li okupiĝis pri la okulaj operacioj. (En 1932 József Dallos inventis materialon, helpe de tio kaj helpe de metodo de Csapody li kreis la unuan vitran kontaktlenson.) En 1952 li kandidatiĝis, en 1955 li doktoriĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li emeritiĝis en 1960.
Elektitaj libroj
[redakti | redakti fonton]- Olvasó-próbák (1932)
- Berufsleben des Augenartzes (1941)
- Szemüregiplasztikák (1953) - ankaŭ germane
- Látáspróbák (1960)