Dani Rovira
Dani Rovira | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Dani Rovira | |||||
Naskonomo | Daniel Rovira de Rivas | ||||
Naskiĝo | 1-an de novembro 1980 (44-jaraĝa) en Malago | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Granado vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | komikisto monologist (en) humuristo aktoro vd | ||||
Aktiva dum | 2008– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Daniel ROVIRA de Rivas, plej ofte konata simple kiel Dani Rovira (Malago, 1a de novembro 1980), estas hispana aktoro, prezentisto, komediisto, radiparolanto kaj filantropo. Li ricevis la Goya-premion en 2015 al la plej bona novula aktoro pro la filmo Ocho apellidos vascos, reĝisorita de Emilio Martínez-Lázaro.
Biografio kaj kariero
[redakti | redakti fonton]Li ekkarieris kiel monologisto kaj en la programo Nuevos cómicos de la kanalo Comedy Central. Poste li sukcesis kiel komediisto por televidaj programoj kiel Estas no son las noticias (Cuatro) kaj kunlabore ĉe Con hache de Eva (la Sexta). Li ankaŭ formis parton de la teamoj de No le digas a mamá que trabajo en la tele (Cuatro), kun Goyo Jiménez, David Perdomo kaj Iñaki Urrutia, kaj de Alguien tenía que decirlo (la Sexta), kun Txabi Franquesa kaj David Broncano. Dum du jaroj, li kunlaboris en la programo Abierto hasta las 2 (Radio Nacional de España), kun Quequé. Dume pli pluigis sian karieron en televido kaj kiel monologisto kun Miguel Lago, Txabi Franquesa kaj David Broncano inter multaj aliaj. Li aparte prezentis sian propran spektaklon ¿Quieres salir conmigo? en Barcelono (Teatre Alexandra) kaj Madrido (Teatro Alcázar), kiu finiĝis en 2014.
En somero 2013 oni ekfilmis Ocho apellidos vascos kun Clara Lago, Karra Elejalde kaj Carmen Machi, lia debuto kiel kina aktoro. Poste oni ekfilmis la serion de Globomedia, B&B en Telecinco, en kiu li ludas la rolon de Juan, aspiranto en la redakcio de la revuo B&B, kun aliaj aktoroj kiel Belén Rueda, Macarena García, Fran Perea, Carlos Iglesias, Neus Sanz kaj Luisa Martín, inter multaj aliaj. En marto 2014 oni premierigis Ocho apellidos vascos ege sukcese, iĝante la plej biletvenda filmo de la historio de la hispana kino. Li estis prezentisto de la ceremonioj de la Goya-premioj (29a, 30a kaj 31a, 2015, 2016 kaj 2017).
En 2015 li estis protagonisto de la komedio Ahora o nunca, kie ludis María Valverde, Jordi Sánchez, Yolanda Ramos, Clara Lago kaj la kantistino Melody, inter aliaj aktoroj. En la 20a de novembro 2015 premieris Ocho apellidos catalanes, sekvaĵo de Ocho apellidos vascos.
En 2016 premieris El futuro no es lo que era, en kiu li estis protagonista, kun Carmen Maura, en kiu li ludas la rolon de divenisto. En la 4a de novembro 2016 premieris granda defio kiel aktoro, nome lia unua drama filmo, 100 metros, reĝisorita de Marcel Barrena, en kiu li ludas la rolon de viro kiu suferas pro multloka sklerozo. En 2018 li estis unu de la protagonistoj de la komedia filmo Thi Mai, rumbo a Vietnam kun Carmen Machi, Adriana Ozores kaj Aitana Sánchez-Gijón. Samjare, la reĝisoro Emilio Martínez Lázaro dungis lin por nova amafera komedio, Miamor perdido, kiun li protagonistigis kun Michelle Jenner, en kiu li ludas la rolon de Mario, inspirita en la aktoro mem. Samjare li estis ankaŭ protagonisto de Superlópez de Javier Ruiz Caldera, en kiu li ludas la rolon de mita rolulo de bildliteraturo.
En 2021 li partoprenis en la komedia filmo pri Kristnasko nome Cuidado con lo que deseas, reĝisorita de Fernando Colomo.
Filmoj
[redakti | redakti fonton]Jaro | Titolo | rolulo | Reĝisoro |
---|---|---|---|
2013 | Lluvia de albóndigas 2 | Brent McHale (voĉo) | Cody Cameron kaj Kris Pearn |
2014 | Ocho apellidos vascos | Rafael «Rafa» Quirós | Emilio Martínez-Lázaro |
2015 | Ahora o nunca | Alejandro «Álex» Fernández | María Ripoll |
Atrapa la bandera | Richard Carson (voĉo) | Enrique Gato | |
Ocho apellidos catalanes | Rafael «Rafa» Quirós | Emilio Martínez-Lázaro | |
2016 | El futuro ya no es lo que era | Carlos | Pedro L. Barbero |
Ozzy | Fronky (voĉo) | Alberto Rodríguez | |
100 metros | Ramón | Marcel Barrena | |
2018 | Thi Mai, rumbo a Vietnam | Andrés | Patricia Ferreira |
Miamor perdido | Mario Laguna | Emilio Martínez Lázaro | |
Superlópez | Juan López / Superlópez | Javier Ruiz Caldera | |
Peter Rabbit | Peter Rabbit (voĉo) | Will Gluck | |
Todos los caminos | Él mismo | Paola García Costas | |
2019 | Taxi a Gibraltar | León Lafuente | Alejo Flah |
Los Japón | Paco Japón | Álvaro Díaz Lorenzo | |
2020 | Peter Rabbit 2: The Runaway | Peter Rabbit (voĉo) | Will Gluck |
2021 | Jungle Cruise | Sancho | Jaume Collet-Serra |
Mediterráneo | Gerard Canals | Marcel Barrena | |
Cuidado con lo que deseas | Miguel | Fernando Colomo | |
2022 | Voy a pasármelo bien | Paco Perona | David Serrano de la Peña |
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Dani Rovira en la hispana Vikipedio.