Saltu al enhavo

Danielle Bunten Berry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Danielle Bunten Berry
Persona informo
Naskiĝo 19-an de februaro 1949 (1949-02-19)
en Sankta Luiso
Morto 3-an de julio 1998 (1998-07-03) (49-jaraĝa)
en Little Rock
Mortokialo Kancero Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo komputosciencisto
inĝeniero Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Command HQ
M.U.L.E.
The Seven Cities of Gold
vdr

Danielle BUNTEN BERRY (n. la 19-an de februaro 1949 – m. la 3-an de julio 1998),[1][2] antaŭe konata kiel Dan Bunten, estis usona videoluda dizajnisto kaj programisto, plej konata pro la ludo M.U.L.E. en 1983, unu el la unuaj influaj multludantaj videoludoj, kaj The Seven Cities of Gold en 1984.

Berry naskiĝis en Sankta Luiso en Misurio kaj translokiĝis al Little Rock en Arkansaso kiel gimnazia junulo.[1] Ŝi estis la plej aĝa el ses gefratoj. Dum la periodo en Little Rock, la familio de Berry ne ĉiam havis sufiĉe da mono por fini la monaton, tiel ke Berry prenis laboron en apoteko. Ŝi ankaŭ tenis gvidan rolon ĉe la Skoltoj.[1]

Laŭ Berry, unu el ŝiaj plej ŝatataj infanmemoroj estis ludado de ludoj kun sia familio. Ŝi estis citita dirante, "Kiam mi estis infano, la solaj tempoj, kiujn mia familio pasigis kune kaj ne estis tute disfunkciaj, estis kiam ni ludis ludojn. Sekve, mi kredas, ke ludoj estas mirinda maniero por sociiĝi."[1]

En 1978, Berry vendis realtempan aŭkcian videoludon por Apple II titolitan Wheeler Dealers al kanada programar-kompanio, Speakeasy Software. Ĉi tiu frua multludanta ludo postulis apartan regilon, kiu altigis ĝian prezon al $35 en epoko kiam ludoj kutime kostis $15 kaj estis venditaj en plastaj sakoj. Ĝi vendis nur 50 kopiojn.[3]

Post produktado de tri titoloj por Strategic Simulations, Berry, kiu tiam fondis programarkompanion nomatan Ozark Softscape, kaptis la atenton de Electronic Arts-fondinto Trip Hawkins. M.U.L.E. estis la unua ludo de Berry por EA, origine publikigita por 8-bitaj Atari-komputiloj, ĉar la Atari 800 disponis kvar kontrolajn konektilojn. Berry poste adaptis ĝin al Commodore 64. Kvankam la vendoj de 30 000 unuoj ne estis altaj, la ludo naskis kultan sekvantaron kaj estis vaste piratkopiata. La scenaro de la ludo estis inspirita de la romano Time Enough for Love fare de Robert A. Heinlein.[3]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Encyclopedia of Arkansas (en-US). Alirita 2019-12-19 .
  2. "United States Social Security Death Index," index, FamilySearch (https://familysearch.org/pal:/MM9.1.1/JLPZ-X2H : accessed 22 January 2015), Danielle P Berry, 03 Jul 1998; citing U.S. Social Security Administration, Death Master File, database (Alexandria, Virginia: National Technical Information Service, ongoing).
  3. 3,0 3,1 Interview with Berry from Halcyon Days