Saltu al enhavo

Danny Goodman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Danny Goodman
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1950 (1950-01-01) (74-jaraĝa)
Lingvoj angla
Alma mater Universitato de Viskonsino ĉe Madison Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo verkisto Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo http://www.dannyg.com/
vdr

Danny GOODMAN estas usona komputila programisto, teknologia konsultisto, kaj aŭtoro de pli ol tri dekduoj da libroj kaj centoj da magazinaj artikoloj pri komputilaj temoj. Li estas plej konata kiel la aŭtoro de The Complete HyperCard Handbook (1987), The JavaScript Bible (1996), kaj Dynamic HTML (1998). Lia The Complete AppleScript Handbook (1993) estas ankaŭ rimarkinda kiel grava frua verko pri la programlingvo AppleScript.

Goodman naskiĝis en Ĉikago (Ilinojso) kaj translokiĝis al San-Francisko en 1983. Li diplomitiĝis en la Universitato de Viskonsino en Madisono pri grek-romia antikvo.

Goodman komencis verki pri elektroniko kaj komputiloj fine de la 1970-aj jaroj, kaj fariĝis plentempa aŭtoro en 1981. En 1987, la unua eldono de la tre laŭdita The Complete HyperCard Handbook estis publikigita. Ĉi tiu influa verko iam estis citita kiel la plej vendata libro pri Makintoŝo kaj la plej rapide vendata komputila libro en historio.

Post kritika agnosko de siaj verkoj rilate al Apple-komputiloj,[1], li turnis sian atenton al la nova skripta lingvo de la Interreto, JavaScript, kaj rilataj teknologioj kiel HTML kaj CSS. Liaj artikoloj en la retejoj de Netscape, Apple Computer, kaj O'Reilly Media estis popularaj kaj rimarkitaj ĉar ili estis alireblaj por ambaŭ fakuloj kaj ne-profesiuloj. Precipe, liaj plej konataj verkoj kovris gravajn teknikojn por atingi kongruajn solvojn por interretaj skriptoj tra diversaj retumiloj, traktante la multajn diferencojn inter la ĉefaj retumiloj Netscape Navigator, Internet Explorer, Opera, Safari kaj aliaj..

Goodman verkis kelkajn aplikaĵojn por la iPhone, nome iFeltThat (tertrema mapo) kaj BeaconAid-HF (por radiofrekvenca monitorado).

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]