David (Panamo)
![]() | Ĉi tiu artikolo temas pri urbo en Centra Ameriko. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Davido (apartigilo). |
David | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
urbo corregimiento of Panama (en) ![]() urbego ![]() | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 82 907 (2010) [+] | ||
Loĝdenso | 471 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 8° 26′ N, 82° 25′ U (mapo)8.4381805555556-82.424263888889Koordinatoj: 8° 26′ N, 82° 25′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 6 m [+] | ||
Areo | 176 km² (17 600 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
David (oficiala nomo hispane San José de David) estas la ĉefurbo de la provinco Ĉirikio, situanta en okcidenta Panamo.
Laŭ la stato de 2010 en la urbo vivis 82 907 loĝantoj sur areo de 176 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 471 loĝantoj/km². Tiel ĝi estas la tria plej granda urbo de Panamo, post Panamurbo kaj San Miguelito (ne inkluzivante la distrikto Arraijan) [1].
La Tut-Amerika Ŝoseo kuras nordokcidenten de la urbo, per kiu ĝi estas ligita al la cetero de la lando kaj la flughaveno Enrique Malek.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La urbo estis fondita en 1602 fare de Francisco da Gama, la konsilisto de la guberniestro de la regiono en la Vicreĝlando Nova Hispanio, Juan López Sequeira proksime de indiana setlejo, estis intencita por kaj pacigi la lokanoj kaj serĉi oron. En 1609 6 900 loĝantoj vivis tie. En 1900, la unua batalo de la Miltaga Milito okazis en la urbo, inter la liberaluloj kaj la konservativuloj en la lando (la tiama Respubliko de Kolombio).
Ekde 1955 la urbo estas la sidejo de la romkatolika diocezo de David. La Preĝejo de San José, konstruita ĉe la fino de la 19-a jarcento, estis levita al la statuso de katedralo.
Kun temperaturoj kutime super 30 celsiusgradoj, ĝi estas konsiderita la plej varma urbo en la lando; La tropika pluvo (ĉ. 2500 mm/jaro) falas ĉefe en la pluvsezono de majo ĝis decembro.
David situas sur la marborda ebenaĵo en la centra parto de provinco Ĉirikio inter la Pacifika marbordo kaj la Montaro Kordilera. La samnoma rivero David fluas tra la urbo. Norde de la urbo, 40 km, troviĝas la neaktiva vulkano Baruo, kiu ankaŭ estas la plej alta monto en Panamo. En la orienta parto de la Golfo Chiriqui de la Pacifika Oceano estas la insulo Koiba, sur kiu situas la Nacia Mara Parko (en). La limo kun Kostariko situas 30 km okcidente de la urbo. De la ĉefurbo de Panamo ĝis David estas 434 km.
Nur kelkaj hoteloj, bankoj, kazinoj kaj loĝkonstruaĵoj atingas altecon de du ĝis kvin etaĝoj. La plej prestiĝaj areoj situas en la nordaj kaj nordokcidentaj flankoj de la urbo. La komerca centro de la urbo ankaŭ troviĝas tie. Ĉar la provinco Ĉirikio daŭre akiras popularecon inter turistoj, la turisma infrastrukturo de la urbo daŭre formiĝas
David estas dividita en la sekvajn municipojn
- David centro
- Bijagual
- Chiriquí
- Cochea
- Guaca
- Las Lomas
- Pedregal
- San Karlo
- San Pablo Nuevo
- San Pablo Viejo
La plej gravaj stratoj estas
- Panama Ŝoseo 1
- Centra Avenuo
- Avenida Belisario Porras
- Avenida Obaldía
- Vojo Bolívar
- Avenuo Miguel A. Brenes
- 4-a Strato (Avenuo la 3 de novembro)
Servoj
[redakti | redakti fonton]- Universidad Autónoma de Chiriquí
- Universidad Santa Maria La Antigua
- Universidad Tecnologica de Chiriquí
- ULACIT Chiriquí
- Columbus University
Galerio
[redakti | redakti fonton]-
Ĉefplaco kun preĝejo
-
Katedralo de David
-
Ĉiela vido kun ĉielarko je sunsubiro
-
Bazaro kun loka produktaro
-
Strata vido