DeLisle Stewart
DeLisle Stewart | |
---|---|
Persona informo | |
Nomo | DeLisle Stewart |
Dato de naskiĝo | 16-a de marto 1870 |
Naskiĝloko | Wabasha [+] |
Dato de morto | 2-a de februaro 1941 |
Mortoloko | Kantono Hamilton [+] |
Aĝo je morto | 70 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupo | astronomo |
Geografio | |
Ŝtato | Usono |
Portalo pri Homoj | |
DeLisle Stewart (naskiĝis la 16-an de marto 1870 en Wabasha, mortis la 2-an de februaro 1941 en Kantono Hamilton) estis usona astronomo
Li lernis pri astronomio en la Carleton College de Northfield (Minesoto).
En 1896, li dungiĝis en la observatorio de la Universitato Harvard de Kembriĝo (Masaĉuseco). Inter 1898 kaj 1901 li laboris en la Observatorio Boyden, filio de la observatorio de la Universitato Harvard en Arekipo en Peruo. Tie li faris la fotografiojn per kiuj William Henry Pickering malkovris la saturnan lunon Febon. Li malkovris ankaŭ multenombrajn nebulozojn.
Li poste laboris en la observejo de Cincinnati ĝis 1910 kaj fondis la "Cincinnati Astronomical Society" (Astronomian societon de Cincinnati).
Li malkovris la asteroidon 475 Oklon la 14-an de aŭgusto 1901.