Vechigen
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Vechigen (stacidomo). |
Vechigen | |
---|---|
Blazono de Vechigen | |
Preĝejo de Vechigen | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Berno-Mezlando |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Berno |
Geografia situo | CH1903: 609430 / 199547 (mapo)46.9469444444447.5625Koordinatoj: 46° 57′ N, 7° 34′ O; CH1903: 609430 / 199547 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 4608 |
Areo | 24,83 km² |
Alteco | 583 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3067 |
Komunumkodo | 0359 |
Mapo de Vechigen | |
Vechigen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Berno kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 4608 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Vechigen situas en la Svisa Mezlando en la valo de la rivereto Worble proksimume 10 kilometrojn oriente de la federacia urbo Berno, kiun kies aglomeraĵo ĝiaj setlejoj komplete kunkreskis. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Boll/Sinneringen, Dentenberg, Lauterbach, Lindental, Littewil, Radelfingen, Utzigen kaj Vechigen.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 24,83 km², de kiuj 30,4% estas kovritaj de arbaro, 60,7% servas por agrikulturo kaj 8,5% por setlado. [1]
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Vechigen limas en nordo al Krauchthal, en nordoriento al la eksklavo Tannen de la komunumo Oberburg, en oriento al Walkringen, en sudo al Worb, en sudokcidento al Muri ĉe Berno, kaj en nordokcidento al Stettlen.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Tra Stettlen pasas ĉefvojo de Worb al Berno. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas en distanco de ok kilometroj okcidente apud Berno kaj al la svisa aŭtovojo A6 kvar kilometrojn sudokcidente apud Muri ĉe Berno. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la etspura trama fervojo de la entrepreno Regiona Trafiko Berno-Soloturno de Worb tra Bolligen al la ĉefa stacidomo de Berno.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Vechigen datiĝas el la jaro 1275 kiel Vechingen. La valo kaj montara kamparo de Vechigen apartenis al la senjorujo de Baronoj de Belp-Montenach, kiuj ĝin devis koncedi en la jaro 1298 al la urbo Berno, kaj estis ĝis la Helveta Revolucio de 1798 unu el la kvar paroĥoj de Berno. [2]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Vechigen – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|