Dernbach (Eisbach)
Dernbach | |
---|---|
valo de la rivereto Dernbach
| |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Germanujo, Rejnlando-Palatinato, distrikto Südliche Weinstraße |
Rivera reto | Rejno |
Longeco | 14,813 km |
Fluo | |
Fonto | en la Palatinata Arbaro nordnordokcidente de Ramberg |
- Alteco super marnivelo | ĉ. 364 m |
- Koordinatoj | 49° 17′ 0″ N, 7° 59′ 29″ O (mapo)49.2833333333337.9913888888889 |
Enfluejo | kunfluado kun la rivereto Eußerbach al la Eisbach |
- Alteco | ĉ. 174 m |
- Koordinatoj | 49° 13′ 47″ N, 7° 59′ 53″ O (mapo)49.2297222222227.9980555555556 |
Altecodiferenco | ĉ. 190 m |
Geografio | |
Trairataj mezgrandaj urboj | Annweiler am Trifels |
Alfluantoj | |
- Dekstraj | Hermersbach |
- Maldekstraj | Ramberger Bach, Ohlsbach, Leinbach |
La rivereto Dernbach estas apenaŭ 7,5 km longa, orografie maldekstra respektive nordorienta font-rojo de la Eisbach en la distrikto Südliche Weinstraße (Rejnlando-Palatinato).
Riveriro
[redakti | redakti fonton]La Dernbach fluas en la suda parto de la meza Palatinata Arbaro. Ĝia fonto troviĝas sur alteco de 364 m ĉe la orienta deklivo de la monto Langentalkopf. De tie ĝi fluas ĉefe en suda direkto. Antaŭ Ramberg al ĝi fluas pluraj malgrandaj rojoj inter ili la de maldekstre respektive de la nordo alfluanta nur malmultajn metrojn longa Waltersbach. En la vilaĝo alfluas interalie la Ramberger Bach de la okcidento kaj la Ohlsbach de oriento. Poste la rojo trafluas la vilaĝon Dernbach. La rojo Dernbach kunfluas norde de la samnoma vilaĝo kun la rivereto Leinbach.
Malsupre de la bieno Vogelstockerhof, sur la teritorio de la urbo Annweiler am Trifels, unuiĝas sur alteco de 174 m kun la de dekstre venanta Eußerbach al la Eisbach, alfluanto de la Rejn-alfluanto Queich.
La akvokolekta areo de la supra Dernbach limas en la nordoriento al la akvodislimo inter la rivero Queich en la sudo kaj la Speyerbach en la nordo.
Alfluantoj
[redakti | redakti fonton]- Waltersbach (maldekstre), 0,4 km
- Nebelsbach (Bach vom Drenselberg) (maldekstre), 0,6 km
- Holpertalbach (maldekstre), 0,7 km
- Talbach (maldekstre), 0,5 km
- Ramberger Bach (Mutterbach , Dorfwiesenbächel) (dekstre), 1,2 km
- Ohlsbach (maldekstre), 1,2 km
- Hermersbach (Bach vom Schwörstein) (dekstre), 1,1 km
- Bach von den Wochenendhäusern (maldekstre)
- Leinbach (maldekstre), 1,3 km
- Pfalzbach (dekstre), 0,7 km
- Sandbach (maldekstre), 0,9 km
- Waldbach (maldekstre), 0,6 km
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Proksime de la Dernbach situas la ruinoj de jenaj burgoj Meistersel, Neuscharfeneck kaj Ramburg, trans la valo de la Modenbach la ruino de Frankenburg.