Dezső Meilinger
Dezső Meilinger | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Meilinger Dezső |
Naskiĝo | la 3-an de oktobro 1892 en Eger (Hungario) |
Morto | la 11-an de majo 1960 en Miskolc (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato (–1914) |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Dezső Meilinger [deĵO mejlinger], laŭ hungarlingve kutima nomordo Meilinger Dezső estis hungara pentristo, instruisto.
Dezső Meilinger [1] naskiĝis la 3-an de oktobro 1892 en Eger, li mortis la 11-an de majo 1960 en Miskolc.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Dezső Meilinger akiris diplomon en Reĝa Belarta Altlernejo en 1914. Liaj plej gravaj instruistoj estis Viktor Olgyai, István Réti, Imre Révész (pentristo), Lajos Szlányi kaj Lajos Zombory. Jam en 1911 li aliĝis al Artistkolonio (Szolnok). Dum la 1-a mondmilito li estis armea pentristo, poste li vivis en Miskolc. En 1919 li establis lernejon por pentristoj, el tio kreskiĝis Artistkolonio (Miskolc) en 1921. Li ekinstruis en 1936 en katolika gimnazio, poste en aliaj mezlernejoj. Li plej ofte pentradis pejzaĝojn. Li ricevis 3 premiojn (1939, 1940, 1941). Li havis edzinon.
El solaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Miskolc (1917, 1919, 1923, 1924, 1929, 1934, 1939, 1947, 1986, 2005, 2017)
- Eger (1940)
El kolektivaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Budapeŝto (1912, 1918, 1954
- Arthalo Budapeŝto (ekde 1913)
- Miskolc (1920, 1924, 1930, 1936, 1942, 1947, 1950, 1957)
Elektitaj pentraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Falusi utca
- Utolsó napsütés Tiszatarján
- Téli táj, (1922)
- Falu télen, (1924)
- Kompon, (1935)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio
- [2] Arkivigite je 2022-05-10 per la retarkivo Wayback Machine