Dezső Pécsi-Pilch
Aspekto
Dezső Pécsi-Pilch | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Pilch Dezső János |
Naskiĝo | 15-an de junio 1888 en Pécs |
Morto | 16-an de junio 1949 (61-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 18, N/A, 1, 67 |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Dezső Pécsi-Pilch [deĵO pEĉi-pilĥ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pécsi-Pilch Dezső estis hungara pentristo, altlerneja instruisto. Lia frato estis Jenő Pilch.
Dezső Pécsi-Pilch [1] naskiĝis la 15-an de junio 1888 en Pécs, li mortis la 16-an de junio 1949 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Dezső Pécsi-Pilch studis pentradon en Budapeŝto kaj Munkeno. Hejmenveninta li debutis en ekspozicio de Arthalo Budapeŝto en 1912. Li ekinstruis en la Hungara Belarta Altlernejo en 1918. Li estis rektoro en 1940 kaj inter 1941–1943. Li pentradis precipe pejzaĝojn kaj aĵpentraĵojn.
Elektitaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- 1912 Arthalo Budapeŝto
- 1932 Budapeŝto
Elektitaj pentraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Szürkületkor (la unua sukceso)
- Öntöző kút (1912, Arthalo Budapeŝto)
- Kalapos hölgy (1917)
- Ablaknál
- Kastélykert
- Tavasz
- Női akt
Elektitaj disĉiploj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-03-09 per la retarkivo Wayback Machine