Saltu al enhavo

Diego Morcillo Rubio de Auñón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Diego Morcillo Rubio de Auñón
Persona informo
Naskiĝo 3-an de januaro 1642 (1642-01-03)
en Villarrobledo,  Hispanio
Morto 12-an de marto 1730 (1730-03-12) (88-jaraĝa)
en Limo, Vicreĝlando de Peruo,  Hispana Imperio
Tombo Katedralo de Sankta Johano de Limo Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater historia universitato de Alkalao Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo katolika episkopo (1703–)
romkatolika sacerdoto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Frato Diego Morcillo Rubio de Auñón, foje nomata Diego Morcillo Rubio de Suñón de Robledo, (n. la 3-an de januaro 1642 en Villarrobledo, Albaceto, Hispanio – m. en 1730 en Limo, Peruo) estis hispana episkopo en Peruo kaj dufoje vicreĝo de la kolonio, de la 15-a de aŭgusto 1716 ĝis la 5-a de oktobro 1716 (provizore) kaj de la 26-a de januaro 1720 ĝis la 14-a de majo 1724. Li estis rekonita kiel inteligenta kaj bona administranto. Li verkis la libron Clamores de la obligación.

Junaĝe, li aliĝis al branĉo de la Trinitaria Ordeno en Toledo. Li studis teologion ĉe la universitato de Alcalá de Henares. En Alcalá, reĝo Karlo la 2-a nomumis lin predikisto de la reĝa ĉambro. Li ankaŭ fariĝis ekzamenisto (calificador) por la Konsilio de la Supera Inkvizicio.

En 1722, vicreĝo Morcillo intervenis en la tiel nomita ribelo de la komunuloj en Paragvajo, kie li subtenis la eksigitan guberniestron Reyes. Reyes estis kondamnita de juĝisto de la Reĝa Aŭdienco de Charcas pro miskondutoj, sed la Aŭdienco donis al la juĝisto la povon mem transpreni la guberniestrecon, kio kreis evidentan konflikton de intereso. En serio de leteroj kun la Reĝa Aŭdienco de Charcas, li emfazis, ke la elekto de guberniestro ne estas juĝa afero, ke la proceso de la juĝisto estis neregula kaj nevalida, kaj ke Reyes estu rapide reinstalita en sia posteno. Parte pro la streĉiteco de la aferoj esti kaj Ĉefepiskopo kaj Vicreĝo en siaj okdekaj jaroj, li demisiis en 1724. Li mortis en Limo en 1730 kaj estis enterigita en la kripto de la katedralo.