Saltu al enhavo

Ribelo de la komunuloj (Paragvajo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Notindaj urboj de la Vicreĝlando Peruo dum la ribelo, plej aktiva en Asunciono.

La ribelo de la komunuloj (hispane Revolución Comunera) estis serio de ribeloj fare de setlantoj en la gubernio Paragvajo, tiam parto de la Vicreĝlando Peruo, kontraŭ la hispanaj aŭtoritatoj inter 1721 kaj 1725 kaj denove inter 1730 kaj 1735. La fundamenta kaŭzo de la agitado estis fortaj kontraŭ-jezuitaj sentoj inter la paragvajanoj kaj malŝato de ajna guberniestro konsiderata kiel favora al la jezuitoj. Dum la dua fazo de la ribelo en 1730, ankaŭ ekonomiaj temoj aperis. La ribelo disfendiĝis en sia dua fazo, ĉar la kampara malriĉularo kaj la urba elito formis apartajn frakciojn kun similaj plendoj kontraŭ la jezuitoj sed malkongruaj politikaj interesoj. Paragvajo havis nekutime fortan tradicion de memregado : la kolonianoj ne kutimis strikte obei ĉion, kion dekrete ordonis la guberniestro de la Hispana Krono. Ĉi tiu relativa sendependeco kontribuis al la antaŭenigo de la ribelo.

La komenco de la ribelo estis kvazaŭ-jura. José de Antequera y Castro (1690–1731), juĝisto ĉe la Reĝa Aŭdienco de Charcas, estis sendita al Asunciono en 1721 por esplori akuzojn pri misuzo de potenco kontraŭ la jezuit-favora guberniestro Diego de los Reyes Balmaseda. Antequera konkludis, ke la akuzoj estis validaj, devigis Reyes ekziliĝi kaj poste enkarcerigis lin, kaj en 1722 deklaris sin guberniestro per la potenco de la Audiencia. Antequera ankaŭ akuzis la jezuitojn pri diversaj krimoj, postulis ke la indianoj de la misioj sub ilia prizorgo estu sklavigitaj kaj disdonitaj al la civitanoj de Paragvajo, kaj elpelis la jezuitojn el ilia kolegio en Asunciono. Ĉiuj ĉi tiuj agoj havis la subtenon de la civitanoj de Asunciono. Tamen, la Vicreĝo de Peruo Diego Morcillo Rubio de Auñón, loĝanta en Limo, ne aprobis la agojn de Antequera kaj ordonis restarigi Reyes kiel guberniestron. Kun la subteno de la setlantoj, Antequera rifuzis, citante la aŭtoritaton de la Reĝa Aŭdienco kiel supera al tiu de la Vicreĝo. La konflikto inter Antequera kaj la Vicreĝlando daŭris eĉ post kiam la vicreĝo Morcillo estis anstataŭigita de José de Armendáriz. La paragvaja milico de Antequera atakis kaj venkis aliancitan forton de indianoj el jezuitaj misioj kaj hispanaj koloniaj fortoj. Tamen, la batalo makulis la legitimecon de la regpostulo de Antequera, kaj dua forto estis sendita de José de Armendáriz kontraŭ movado nun vidata kiel klare perfida. Antequera abdikis en 1725 kaj fuĝis al Charcas, dum la ordo ŝajne estis restarigita en la provinco. Antequera estis arestita, enkarcerigita dum kvin jaroj en Limo kaj ekzekutita.

Paragvajo restis kvieta dum kvin jaroj sub provizora guberniestro Martín de Barúa, konsiderata kiel favora al la setlantoj kaj malamika al la jezuitoj. Tamen, kiam li estis anstataŭigita de Ignacio de Soroeta, Paragvajo rifuzis sian novan guberniestron. Fernando de Mompox y Zayas disvastigis inter la loĝantaro la ideon, ke la potenco de la popolo - la komún - estis supera al tiu de la guberniestro kaj eĉ al tiu de la reĝo. La komunuloj organizis novan baloton por la urbkonsilio de Asunciono, akiris majoritaton kaj rekomencis memregadon. Anstataŭa guberniestro sendita en 1732, Agustín de Ruyloba, estis mortigita fare de la komunuloj. Tamen, la movado de la komunuloj plurfoje disfendiĝis. La gravuloj de Asunciono, kiuj ĝoje kontraŭis la koloniajn aŭtoritatojn kiam la urbkonsilio estis sub ilia regado, nun timis la totalan disfaliĝon de ordo, ĉar la pli malriĉaj paragvajanoj komencis prirabi la bienojn kaj havaĵojn de ĉiu riĉulo ne sufiĉe pro-komunula laŭ ili. La nekapablo de Asunciono komerci kun la resto de la Hispana Imperio kaŭzis ekonomian krizon. Kiam koloniaj fortoj fine moviĝis kontraŭ Asunciono, la dividitaj komunuloj disiĝis kaj fuĝis, kun la plimulto de la Asuncion-frakcio aliĝante al la registaraj fortoj por serĉi indulgencon.