Saltu al enhavo

Dieter Fechner

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dieter FECHNER (naskiĝinta en 1936 en Żary, mortinta la 6-an de decembro 2021 en Mühlhausen[1]) estis germana regionhistoriisto kaj fakblibra verkisto.

Forpelite li vivis de 1946 en Múhlhausen; inter 1953 kaj 1957 Fechner frekventis seminarion porinstruistan en Erfurto antaŭ ekdeĵorado en 1968 en Lengefeld. Inter 1966 kaj 1970 li faris telestudadon pri germanistiko ĉe la Pedagogia Altlernejo de Erfurto. Fechner do inter 1968 kaj 1990 en Bickenriede (Dingelstädt) instruistis, dum ok jaroj viclernejestrece. Paralele dediĉis sin li al regionhistoriaj temoj. Post Turniĝo li elfaris plurajn partojn de ampleksa kaj altvalora kroniko de Lengefeld. Jam de la mezo de la 1970-aj jaroj aperis recenzoj de li kaj kontribuaĵoj (pri)beletraj en gazetoj kaj revuoj, ekz. ĉe "Deutschunterricht", "Marginalien", "Neue Deutsche Literatur", "Weimarer Beiträge", "Weltbühne", "Der Literat", "Palmbaum", "Moment" kaj "RotFuchs".

Ekgravis de la 1990-aj jaroj li la historio de la ĉirkaŭajoj de Mühlhausen. Gazetare legeblis pluraj liaj serioj, ekz.: Berühmte Mühlhäuser (30 partoj; pri elstaruloj), Mühlhäuser Musiker (20; pri muzikistoj), Mühlhäuser Plastiken (23; pri plastikoj), Kirchen im Altkreis (52; pri kirkoj), Landgasthöfe (17; pri neurbaj gastejoj), Mühlhäuser Heimatforscher, Chronisten und Archivare (18; pri arkivistoj), Zum Bibliothekswesen in Mühlhausen (18; pri bibliotekoj), Literarisches Mühlhausen (66; pri la literatura vivo) kaj Mühlhäuser Maler (50; pri pentristoj).

Inter aŭgusto 1966 kaj novembro 2000, Fechner laboris por la serio Häuser in Mühlhausen (pri domoj de Mühlhausen), kiu aperis en 200 partoj ĉe la taggazeto "Thüringische Landeszeitung" (regiona eldono por Mühlhausen). En aliaj serioj, Fechner prisesploris la kontakojn de gravuloj kun la urbo Mühlhausen, ekz. de Johann Sebastian Bach (16 fojojn), Johann Wolfgang von Goethe (10x), Friedrich August Stüler (5x), de reĝino Ludovikino de Prusujo (7x).

Kontribuaĵoj de Fechner troviĝas ankaŭ en la periodaĵoj "Eichsfelder Heimathefte", "Mühlhäuser Beiträge", "Thüringer Museumshefte" kaj "Neue Thüringer Illustrierte". Multajn aferojn de li eldonis Verlag Rockstuhl en Bad Langensalza.

En somero 2016 la urbo Mühlhausen premiis lin per aljuĝo de Joseph-medalo.

Verkoj (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • Lengefeld am Mühlhäuser Landgraben, 1997, Mecke-Druck, Duderstadt
  • Häuser in Mühlhausen, leksikono - kune kun Rita Specht, 2000, Rhino Verlag, Arnstadt & Weimar
  • Thüringer Autoren der Gegenwart, leksikono - kune kun Hedwig Völkerling), quartus-Verlag, 2003, ISBN 978-3-931505-47-9
  • Mühlhäuser Brunnenfest – seit 1605, 2005, Verlag Rockstuhl, Bad Langensalza, ISBN 978-3-937135-77-9
  • Literarisches Mühlhausen in Thüringen, 2006, Verlag Rockstuhl, Bad Langensalza, ISBN 978-3-937135-91-5
  • Mühlhäuser Maler, 2006, Verlag Rockstuhl, Bad Langensalza, ISBN 978-3-938997-01-7
  • Mühlhäuser Theaterbuch, 2006, Verlag Rockstuhl, Bad Langensalza, ISBN 978-3-938997-41-3
  • Mühlhäuser Druckereien – Buchhandlungen – Bibliotheken, 2007, Verlag Rockstuhl, Bad Langensalza, ISBN 978-3-938997-86-4
  • Mühlhäuser Denkmäler, Gedenksteine, und -tafeln, 2008, Verlag Rockstuhl, Bad Langensalza, ISBN 978-3-86777-011-8
  • Mühlhäuser Persönlichkeiten des 20. Jahrhunderts wirkend über die Grenzen der Stadt, 2009, Verlag Rockstuhl, Bad Langensalza, ISBN 978-3-86777-102-3
  • Mühlhäuser Wohngebäude mit Bleiglasfenstern, 2009, Verlag Rockstuhl, Bad Langensalza, ISBN 978-3-86777-147-4
  • Mühlhäuser Gebäude in der Innenstadt, 2010, Verlag Rockstuhl, Bad Langensalza, ISBN 978-3-86777-174-0
  • Mühlhäuser Gebäude aus den Vorstädten, 2010, Verlag Rockstuhl, Bad Langensalza, ISBN 978-3-86777-175-7

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. Rainer Schmalzl: "Mühlhäuser Dieter Fechner gestorben" - ĉe: TA, 17.12.2021 (nekrologo, kun foto)