Dionysius Petavius
Dionysius Petavius | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() "Teologia Dogmaro", verko eldonita en 1757
| |||||
Persona informo | |||||
Denis Pétau | |||||
Naskiĝo | 21-a de aŭgusto 1583 en Orleano, Francio | ||||
Morto | 11-a de decembro 1652 en Parizo, Francio | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | franca • latina vd | ||||
Loĝloko | Orléans vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Francio ![]() | ||||
Alma mater | Fakultato pri Artoj de la Universitato de Parizo Gimnazio Louis-le-Grand | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Antonius Kerkoetius vd | ||||
Okupo | historiisto profesoro bibliotekisto filozofo teologo fizikisto ![]() | ||||
Laborkampo | Kronologio kaj pozitiva teologio ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Denis Pétau estis franca teologo, jezuito, bibliotekisto, filozofo, filologo kaj erudiciulo. Li verkis sennombrajn librojn, estis amiko de Isaac Casaubon, Erasmo de Roterdamo, Urbano la 8-a kaj majstris pri la latina kaj la greka.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Unu el la plej eminentaj teologoj de la deksepa jarcento, naskita ĉe Orleano, 1583; mortis en Parizo, la 21-an de decembro 1652. Li studis unue en Orleano, poste en Parizo, kie li sukcese defendis siajn tezojn por la grado de Magistro pri Artoj, ne en la latina, sed en la greka.

Post tio li sekvis la teologiajn prelegojn ĉe la Sorbonne, kaj, laŭ la konsilo de Ysambert, sukcese kandidatiĝis por la katedro de filozofio ĉe Bourges. En Parizo li tre enamikiĝis kun Isaac Casaubon, bibliotekisto ĉe la "Reĝa Biblioteko", kie li pasigis sian tutan libertempon studante la antikvajn grekajn manuskriptojn.
En Orleano li estis ordinita diakono kaj donacita per kanonikejo. Post pasigado de du jaroj ĉe Bourges li revenis al Parizo, kaj eniĝis en rilatoj kun Fronton du Duc (1558-1624), la eldonisto de Sankta Johano Krizostomo. En 1605 li iĝis jezuito, instruis retorikon en Reims (1609), La Flèche (1613), kaj en la Kolegio de Parizo (1618).
Dum tiu lasta periodo li komencis korespondadon kun la Episkopo de Orleano, Gabriel de Laubéspine (1579-1630), pri la unuaj jaroj de la primitiva eklezio. Ekde 1622 li instruis pozitivan teologion dum dudek du jaroj.
Dum tiu tempo li estis forlasonta Francio'n dum du okazoj - unue, por instrui eklezian historion en Madrido ĉe la invito de Filipo la 4-a (1629), due por iĝi kardinalo en Romo kie Urbano la 8-a vokigis lin (1639).
En la aĝo de sesdek jaroj li ĉesis instrui, sed konservis sian oficon kiel bibliotekisto, en kiu li sukcedis Fronton du Duc (1623), kaj konsekris la reston de sia vivo al sia bonega verko, la "Dogmata theologica".
La virtoj de Petavo ne estis pli malsuperaj ol sia talento; li estis modelo de humileco kaj reguleco, kaj, malgraŭ sia malforta sano, li praktikis kontinuajn kaj severajn mortifikadojn.
Lia arda fervoro por la Eklezio inspiris maloftan talenton, pri kiu liaj multnombraj verkoj atestas; li dediĉis sin al la studo de literaturo (grekaj kaj latinaj poetoj) kaj al aliaj pli erudiciaj formoj de lernado.[1]
Selektita verkaro
[redakti | redakti fonton]- Eis ton Synesiu peri enhypniōn logon, kune kun Cyrenensis Synesius, 1612
- Opera, 1622
- Opus de doctrina temporum, 1627
- Rationarium Temporum, 1633
- Parafrasis emmetros apantōn tōn tou Dabidou psalmōn, kai tōn en tais ierais biblois ... ōdōn, kune kun la papo Urbano la 8-a, 1637
- S. Genovefa, Parisiorum patrona, 1638
- Dissertationes ecclesiasticae, 1641
- D. Petavii de adjutorio, sine quo non, et adiutorio quo, brevis dissertatio, 1651
- Orationes,1653
- The History of the World, 1659
- Θεμιστίου λόγοι ΛΓ, kompilaĵo pri Temistio, 1684
- Dionysii Petavii Opus de theologicis dogmatibus, 1700
- Opus de theologicis dogmatibus, 1700
- Opus de doctrina temporum Volume 2, 1705
- Select Works of the Emperor Julian And Some Pieces of the Sophist Libanius Volume 2, Libanio, 1784
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Tertuliano (159-230)
- Epifanio de Salamis (315-403)
- Temistio (317-388)
- Juliano, romia imperiestro (331-363)
- Johano Krizostomo (349-407)
- Sankta Aŭgusteno (354-430)
- Nikeforo la 1-a (758-828)
- Nicephorus Gregoras (1295-1360)
- Erasmo de Roterdamo (1465-1536)
- Janus Cornarius (1500-1558)
- Fronton du Duc (1558-1624)
- Isaac Casaubon (1559-1614)
- Nicolas Ysambert (1565-1569)
- Urbano la 8-a (1568-1644)
- Agostino Oreggi (1577-1635)
- Gabriel de L'Aubespine (1579-1630)
- Hugo Grotius (1583-1645)
- Leone Allacci (1586-1669)
- Claudius Salmasius (1588-1653)
- Filipo la 4-a (1605-1665)
- Antoine Arnauld (1612-1694)
- Pierre-Daniel Huet (1630-1721)
- Jean Le Clerc (1657-1736)
- Carlos Sommervogel (1834-1902)