Dirk Frans Romein
Dirk Frans Romein | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de februaro 1858 en Leeuwarden |
Morto | 23-an de julio 1924 (66-jaraĝa) en Zeist |
Lingvoj | Esperanto |
Okupo | |
Okupo | urbestro (1909–1923) esperantisto |
Dirk Frans ROMEIN (naskiĝis la 20-an de februaro 1858 en Leeuwarden,[1] mortis la 23-an de julio 1924 en Zeist[2]) estis nederlanda oficiro en la Reĝa Nederlanda Hindia Armeo, poste la sepa kaj antaŭlasta urbestro de Wadenoijen (1909-1923) kaj esperantisto.[3]
Romein helpis al la pionira laboro de la unua Nederlanda esperantisto Dreves Uitterdijk kaj li estis estrarano de la unua Esperanto-grupo en Utreĥto kaj de la Nederlanda Esperanto-Asocio "La Estonto Estas Nia" (LEEN). La estraro de LEEN en 1907 konsistis el Romein (prezidanto), Uitterdijk (konsilanta komisaro), Heiman Blok (sekretario) kaj A. M. Valeton (kasisto).[4] De 1910 ĝis 1912 Romein estis redaktoro de Holanda Pioniro. Poste li verkis la unuan nederlandan propagandan broŝuron kaj lernolibron.[5]
Eldonaĵoj
[redakti | redakti fonton]- D. F. Romein, Het vraagstuk eener wereldtaal en het Esperanto, H. Honig te Utrecht, , p. 34
Trivialaĵoj
[redakti | redakti fonton]- La Nederlanda sociala anarkiisto kaj ĵurnalisto Alexander Cohen menciis Romein en sia libro Van anarchist tot monarchist (1936).[6]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ BS Geboorte met Dirk Frans Romein (nederlande). Tresoar (1858-02-22). Alirita 2018-04-09.
- ↑ BS Overlijden met Dirk Frans Romein (nederlande). Het Utrechts Archief (1924-07-24). Alirita 2018-04-09.
- ↑ Huwelijk Johanna Cornelia Hütschler en Johannes Jan Romein, 09-02-1916 (nederlande). Gelders Archief (1916-02-09). Arkivita el la originalo je 2018-04-09. Alirita 2018-04-09.
- ↑ Collectie Veenhuijzen (1907). H. Blok, Dreves Uitterdijk, D.F. Romein, A.M. Valeton (Nederlanda). Centraal Bureau voor Genealogie. Alirita 31 julio 2017.
- ↑ Kökény, L.; V. Bleier. (1933) Enciklopedio de Esperanto, p. 809.
- ↑ Cohen, Alexander. (1936) Van anarchist tot monarchist, p. 280–285.