Dreves Uitterdijk
Dreves Uitterdijk | |
---|---|
Dreves Uitterdijk en 1906 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de februaro 1866 en Readtsjerk |
Morto | 13-an de aŭgusto 1940 (74-jaraĝa) en Hilversum |
Lingvoj | Esperanto • nederlanda |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1898–) |
Dreves UITTERDIJK (naskiĝis la 25-an de februaro 1866 en Readtsjerk, Frislando, mortis la 13-an de aŭgusto 1940 en Hilversum) estis nederlanda institutestro, poste korektisto kaj esperantisto ekde 1898. Li estis ano de la Lingva Komitato de 1905 ĝis sia morto en 1940, kaj pioniro de la Esperanto-movado en Nederlando. Li mempriskribis kiel "liberpensulo kun rozkolora nuanco."[1]
Verkoj
[redakti | redakti fonton]Uitterdijk verkis la unuan detalan lernolibron por nederlandanoj, surbaze de la Manuel Complet de Louis de Beaufront de 1892. La Volledig Leerboek der opkomende wereldtaal Esperanto aperis la 1-an de decembro 1901 (la lernolibro de Jacob Leendert Bruijn, kiu aperis unu jaron pli frue en 1900 en Amsterdamo, estis nur malgranda). En majo 1902 li fondis la gazeton La Holanda Pioniro, de li redaktita kaj administrita, kiu malaperis fine de 1905 pro financaj problemoj. Li verkis vortarojn Nederlanda-Esperanto (1909) kaj Esperanto-Nederlanda (1913) kaj ekzercarojn (Oefeningsboekje, 1907, kaj Taga konversacio en Esperanto laŭ verko de Jean Borel, ĉirkaŭ 1920); li faris paroladojn, gvidis kursojn, skribis informajn artikolojn. En la 1920-aj jaroj Uitterdijk verkis novan lernolibron, Volksleerboek ("Popola Lernolibro", 1926/27) kaj tradukis amuzan bild-libron Vojaĝoj kaj Aventuroj de Sinjoro Longkrurulo (1927).
Uitterdijk helpis la starigon de la Nederlanda Esperanto-Societo "La Estonto estas Nia" en 1905. Oferinte por Esperanto en la unuaj jaroj sian tutan liberan tempon, sian energion kaj tutan ŝparmonon, li post 1905 iom malpli aktiviĝis. Tamen li prizorgis ĝis 1923 recenz-rubrikon en restarigita Holanda Pioniro. En 1925-27 li redaktis Holandan Esperanto-Pioniron kaj la propagandan publikaĵon Wereldtaal (esperante: Mondlingvo) kaj partoprenis en nova organizo Nederlanda Esperanto-Asocio (NEA).
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- WAT WIL DE WERELDHULPTAAL «ESPERANTO» ?. 1926. Eld. N. V. Ontwikkeling - Amsterdam. 16 paĝoj 14 X 19 cm.
|
- VOLKSLEERBOEK DER W ERELDHULiTAALk. 1926. Eldonis Holanda Esperanto-Oficejo, Laren, 92 paĝoj. 15 X 22 cm.
|
Honorigoj
[redakti | redakti fonton]- Honora prezidanto de Nederlanda Esperanto-Ekzamena Komitato;
- Honora membro de La Estonto estas Nia;
- Honora membro de Federacio de Laboristaj Esperantistoj;
- Delegito de Universala Esperanto-Asocio ĝis 1936;
- Ekde 2015 ekzistas Dreves Uitterdijkstraat en Hago rekte apud la Zamenhofstraat kaj la Esperantoplein.[2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Sennacieca Asocio Tutmonda (1937-09-25). “Protokolaro pri la XVII-a Kongreso de S.A.T. en Roterdamo (31. VII.- 5. VIII.1937)”, Sennaciulo (eo) 13 (457), p. 68. “La veterano, K-do Dreves Uitterdijk, honora prezidanto de la Kongreso, diras, ke li estis sian tutan vivon liberpensulo, kun rozkolora nuanco.”.
- ↑ Naamgeving delen van de openbare ruimte: Limoenhof en Dreves Uitterdijkstraat (Segbroek) (nederlande). Gemeente Den Haag (2015-03-03). Arkivita el la originalo je 2018-04-10. Alirita 2018-04-11 .
Bibliografio
[redakti | redakti fonton](1940-09-01) “Nekrologo”, La Praktiko (eo) 9 (105), p. 1. Foto sur p. 4. Sama foto aperis en (1935-02) La Praktiko (eo) 4 (38), p. 9 okaze de la 70-a naskiĝtago de Uitterdijk.
(1933-03-01) “Biografia skizo”, Esperanto (eo), p. 62.
(1940-08-01) “Niaj Mortintoj”, Esperanto (eo) 6 (486), p. 50 (10).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Enciklopedio de Esperanto/U en sia originala formo en la Interreto
- Enciklopedio de Esperanto en elŝutebla versio (PDF).
- esperante Libroj kaj aliaj dokumentoj[rompita ligilo] de kaj pri Dreves Uitterdijk en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine.
- esperante Biografia skizo (UEA 1933).