Diskuto:Akvokastelo
Kunigo (2014...2015)
[redakti fonton]La 25-an de aprilo 2014, kiam aperis du samtemaj listaj artikoloj, jen nomata "akvoburgo" jen "akvokastelo", oni proponis kunigi la du tekstojn. Tute prave, despli ke la diferencigo inter "akvoburgo" (mezepoka fortikaĵo) kaj "akvokastelo" (impona nobela rezidejo) ne ĉiam facilas kaj multaj historiaj ejoj estis unue burgo kaj poste trakonstruiĝis al kastelo. Aparte de kunigo, la teksto "akvoburgo" havas multajn ruĝajn ligilojn pri neekzistaj fotoj... Ankaŭ tion urĝas ripari. ThomasPusch (diskuto) 13:07, 6 Aŭg. 2014 (UTC)
- Farite kunigita. vidu ankaŭ VP:KA#Akvoburgo kaj Akvokastelo--Salatonbv (diskuto) 15:04, 27 Feb. 2015 (UTC)
Mankaj bildoj kaj mankaj artikoloj
[redakti fonton]La artikolo jam delonge enhavas grandan kvanton da bildenmetoj de neekzistantaj dosieroj. Ĉu oni forigu ilin el la artikolo? Taylor 49 (diskuto) 09:28, 20 mar. 2021 (UTC)
- Saluton, @Taylor 49:. Dankon pro via atentigo. - Mi riparis la plej multajn bildojn. Iu ial kuntradukis la bildajn nomojn, ne nur la priskribajn tekstojn. Tial la bildoj subite ne plu aperis. Tamen iuj bildoj ne saveblis, ĉar mi ne eltrovis la ĝustan titolon. Sed la plej multaj nun denove videblas. --Tlustulimu (diskuto) 16:57, 20 mar. 2021 (UTC)
@Taylor 49, Tlustulimu, Super nabla, kaj Moldur: La fantazia listego de neekzistaj artikolotitoloj laŭ mi tute ne sencas. Vikipediaj kategorioj multe pli sencas ol tiaj listoj en kiuj mankas preskaŭ ĉiuj postulataj artikoloj. Mi proponas limigi la tekston al priskribo kio estas akvokastelo, kaj lasi ĉiujn riparitajn fotonomojn, eble en galerio, sed komplete formeti la listegon, kiu krome aspektas al mi stranga, ĉar ĝi tre pli krias pri tekstoj de akvokasteloj en Germanio (en la teksto nomata Germanujo) ol pri iuj aliaj landoj. Akvokasteloj neniel en la Britaj insuloj aŭ en Skandinavio malpli gravus ol en Germanio... ThomasPusch (diskuto) 11:29, 22 nov. 2023 (UTC)
- La longega listo de neekzistaj artikoloj ŝajnas al mi esti el la plumo de la intertempe mortinta Wolfgang Bohr, kaj mi miris ne vidi lin en la listo de aŭtoroj: mi fine komprenis ke estis li kiu la 25-an de aprilo 2014 metis la dubindan tekston al la titolo akvoburgo (cetere jam tiam kun la fuŝitaj fotonomoj, pri tio mi jam kritike notis en 2014), kaj Salatonbv iam poste (sence) kunigis la artikolojn akvoburgo kaj akvokastelo, transprenante la tutan malmaturan liston de Wolfgang Bohr. ThomasPusch (diskuto) 11:29, 22 nov. 2023 (UTC)
- Sindetena: pri forigo de ligiloj al neekzistantaj artikoloj. Taylor 49 (diskuto) 18:45, 22 nov. 2023 (UTC)
Ankoraŭ restas la multegaj fantaziaj ruĝaj ligiloj
[redakti fonton]Mi ankoraŭ ne buĉis la multegajn ruĝajn ligilojn, kiuj krome estis fantaziaj "esperantigoj" de longaj germanlingvaj nomoj kun arbitre ie iu o-finaĵo engluitaj.
Tamen mi la unuan ĉapitron pri Baden-Virtembergo (kaj partetojn de la pliaj longegaj ĉapitroj pri Germanio) mi sukcesis iom pli sencigi de
- akvokastelo Bad Rappenau
- Kastelo Eichtersheim
- Kastelo Beuggen
- Kastelo Presteneck
- Trappenseeschlösschen
- Akvokastelo de Itzlingen
- Burgo Gießen en la urboparto Kressbron de Gießen (tute fuŝe: la "Burg Gießen" kaj urbo Kressbronn kun fina -onn tute ne rilatas al urbo Gießen, kiu situas almnaŭ 460 km pli norde)
- Schwarzwasserstelz
- Akvokastelo Glatt
- Burgo Handschuhsheim
- Akvokastelo Schatthausen
al
- akvokastelo Bad Rappenau en Bad Rappenau
- Kastelo Eichtersheim en Angelbachtal
- Kastelo Beuggen en Rheinfelden (Baden)
- Kastelo Presteneck en Neuenstadt am Kocher
- Trappenseeschlösschen en Heilbronn
- Akvokastelo Itzlingen en Bopfingen
- Burgo Gießen en Kressbronn
- Akvokastelo Glatt en Sulz am Neckar
- Burgo Handschuhsheim en Heidelberg
- Akvokastelo Schatthausen en Wiesloch
Tamen tio ne plene solvas la problemon, kaj mi kompreneble ankaŭ ne sukcesis plene ripari la tekston laŭ modelo de la unua malgranda ĉapitro... ThomasPusch (diskuto) 20:44, 4 okt. 2024 (UTC)
- Bone, semajnfine mi vizitis du el la multegaj kasteloj, kastelo Hünnefeld kaj Ippenburg, multe fotis kaj tial kompreneble kreis artikolojn. Sed mi neniel povus aŭ volus fari tion pri ĉiuj ruĝaj ligiloj, kiujn inventis Wolfgang Bohr en 2014, antaŭ ol li mem mortis en 2021, kaj plie eĉ kreado de ĉiuj artikoloj ne solvus la misproporcion ke estas multege da ankoraŭ ruĝaj ligiloj en okcidenta Germanio, kvazaŭ nur tie ekzistis akvokasteloj. Mi nun tute arbitre kaŝis tiom da ruĝaj ligiloj en Nordrejn-Vestfalio, ke la listego ne estas multe pli ol la kolono de fotoj dekstre, sed tio daŭre tute ne solvas la problemon de misproporcio kaj krome estas nur provizora solvo. ThomasPusch (diskuto) 16:21, 7 okt. 2024 (UTC)
Almenaŭ estu alfabeta ordo
[redakti fonton]Almenaŭ estu alfabeta ordo, do se oni elektas ordigi laŭ landoj, kiel oni ĉi tie faris,
ne estu unue la 252 grandparte ruĝaj ligiloj pri kasteloj de Germanio kaj poste "la resto de Eŭropo" (ekster Eŭropo ŝajne tute ne ekzistas akvokasteloj,
sed estu komence "Aŭstrio", "Belgio" kaj fine "Slovakio" kaj "Svislando".
Tamen se oni tiel faras, la superrego de la pli ol 200 kasteloj de Germanio ne malaperas... Se estus paĝoj pri ĉiuj tiuj 200 kasteloj de Germanio, oni povus lasi ĉiujn, sed ĉar tiom multaj paĝoj ne estas, la malfacila demando estas laŭ kiu kriterio elĵeti ruĝajn ligilojn el la listo. Kaj krome mi daŭre ne konvinkitas, ĉu vere eĉ ne estas unu historia akvokastelo en mezepoka Japanio aŭ Koreio aŭ Ĉinio... Kaj ke en Eŭropo Hungario aŭ Svedio tute mankas ankaŭ estas suspektiga. ThomasPusch (diskuto) 18:29, 10 okt. 2024 (UTC)