Diskuto:Fondaĵo
Ne, fonduso ne estas sinonimo de fondaĵo sed sinonimo de fondo; dum fondaĵo estas establejo, fonduso estas kapitalo destinita al aparta celo, vidu http://reta-vortaro.de/revo/art/fondus.html kaj http://vortaro.net/#fonduso kaj NPIV. La termino fonduso endas esti forstrekita el la artikolo.--DidCORN la 11-a de aŭgusto 2015, 8:40 (UTC)
- Laŭ mi, Vi pravas. Mi redaktis artikolon. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:05, 11 Aŭg. 2015 (UTC)
En Alinomendaj artikoloj.--kani (diskuto) 18:07, 27 jul. 2021 (UTC)
- La argusmento por konservi FONDUMO jam troviĝas en la artikolo mem. La lingva konsultejoj de UEA kaj Esperantio pripensu la aferon antaŭ ol fari decidojn.--Alifono (diskuto) 15:20, 1 aŭg. 2021 (UTC)
Fundaĵo
[redakti fonton]Notu bone ke fundaĵo (Peco servanta kiel fundo) estas io tute alia! Sj1mor (diskuto) 10:27, 5 apr. 2024 (UTC)
Fondaĵo kaŭ Fondumo
[redakti fonton]En la nuna versio de la artikolo estas alidirektilo nomata Fondumo, sed Necesas aparte ekspliki kaj klarigi (kun subtenantaj fontoj) la diferencojN inter unu kaj la alia, kiu estas kiu kaj kiam oni uzas unu kaj kiam la alia. Se ne estu tiel estos kaoso en la uzado kaj tiu situacio estos malfeliĉegiga. Sj1mor (diskuto) 10:28, 26 jan. 2025 (UTC)
- PS Notu la diferencojN inter la uzado de Pre(s/z)id(a/e)nto en tiu ĉi diskuto Prezidanto. Ĉu @ThomasPusch povos klarigi nin? Sj1mor (diskuto) 10:31, 26 jan. 2025 (UTC)
- Mi ankoraŭ ne vere kaptas kiel la demagogia kontraŭo de malmultaj homoj kontraŭ la difinoj de la duopo "prezidanto/prezidento" kontrete rilatus al la diskuto pri "fondaĵo/fonduso/fondumo", krom ke en ambaŭ kazoj temas pri pluraj tre similaj vortoj, kaj necesas klareco ĉu ili estas sinonimoj aŭ ne". Pri la "alia kazo": "Presidanto/presidento" kun "s" estus simplaj eraroj, neglektendaj, kaj pri la en PIV dokumentita sinonimo prezidento anstataŭ ŝtatprezidanto aŭ ŝtatestro okazis longa diskuto en 2008 inter malmultaj disputintoj en ne multe atentita loko, en kiu la uzantoj Marcos kaj Bertilo prapuŝis sian opinion ke la vorto prezidento estas malbona malgraŭ tio ke ĝi estas dokumentita kaj benita de PIV kaj aliaj vortaroj, kaj ke ĝi nepre devas esti fortranĉita el vikipedio el persona malprefero - kaj poste devos esti fortranĉita el la estontaj Esperanto-vortaroj. Ree diversaj uzantoj provis nomi la temon en vikidatumaro nomatan Q30461 al sia vortara vorto prezidento, ree Marcos kaj Bertilo defendis la titolon kaj ŝovigis ĝin al vortumo kiel ŝtatprezidanto aŭ fine prezidanto (respublikestro), argumentante ke la diskuto inter malmultaj uzantoj de 2008 superas la Esperanto-vortarojn, kiuj ĉi tie estus ĉiuj misaj. Kaj tiu misieca argumentado estis sukcesa: ĉefe en 149 subkategorioj de la Kategorio:Prezidantoj laŭ landoj, kiuj celas esti ŝtatprezidantoj laŭ landoj, ne kunsidaj aŭ asociaj prezidantoj laŭ landoj, kaj en enhavaj subkategorioj el ili la PIV-a, malambigua vorto vorto prezidento iĝis malvorto, vikipedie malpermesata vorto en titoloj kaj kategorioj. Sed daŭre ne ĉiuj uzantoj kontentas pri tio, ke malgranda grupo de diskutintoj el 2008 opinias sian juĝon pli grava ol la esperantaj vortaroj gvidate de PIV. Tial en la koncerna diskutpaĝo nun nomata diskuto:Prezidanto (respublikestro) ripete estis voĉoj por vikipedia uzo de la PIV-a vorto prezidento, la lasta propono el majo 2023 de DidCORN, kaj simple silente ignori tiujn protestojn kontraŭ la subjektiva opinio de Marcos kaj Bertilo en longa perspektivo estas potencobatalo. Tial daŭre la problemo ne estas solvita kaj devos iam esti rediskutata. Ĉar por vikipediaj kategorioj kaj titoloj de listoj gravas havi unuecajn vortojn: teknike estus ĥaoso se triono de la kategorioj nomiĝus "ŝtatprezidantoj", triono "prezidentoj" kaj triono "prezidantoj". Sed se oni uzas ambiguan difinon de vorto "prezid'ant'o" kun tri signifoj, baze "tiu kiu prezidas" [kuneston de pluraj homoj, kunvenon, diskutadon], tiam logike sekvas ke la kategorio "prezidantoj" celas ĉiujn kiuj "prezidas" [kuneston de pluraj homoj, kunvenon, diskutadon], laŭ ĉiuj tri signifoj kiujn donis al la vorto la esperantaj vortaroj. Tio certe ne estas tio kion volis Marcos, kiu simple volis malpermesigi la "malbonan" vorton "prezidanto" kaj volis puŝi la vortarojn akcepti nur unu bazan difinon de "prezidant'o"=ŝtatprezidanto=ŝtatestro. Tiel ne eblas: la fundamento de Esperanto difinas signifon de la participo -ant- kaj nediskuteble klaras ke prezidanto estas homo kiu prezidas iun kunestadon de homoj. La temo vere bezonas novan diskuton, kiu konsideras kaj la gramatikon kaj vortarojn de Esperanto kaj la teknikajn bezonojn de vikipediaj kategorioj. Tiu nova diskuto - en diskuto:Prezidanto (respublikestro) aŭ en VP:AA - eĉ ne vere komenciĝis. ThomasPusch (diskuto) 12:07, 26 jan. 2025 (UTC)
Generale, pri "fondaĵo/fonduso/fondumo" mi rekomendus simple legi kaj sekvi la difinojn en PIV, kiujn transprenas preskaŭ ĉiuj aliaj Esperanto-vortaroj, kaj ne per kapricaj preferoj batali kontraŭ tiuj difinoj.
Laŭ PIV,
- fond/aĵ/o estas establejo kreita por speciala, ordinare socia, celo, kaj provizita per sufiĉa kapitalo aŭ rento por povi daŭre funkciadi. (PIV 1970, p. 301-302, PIV 2002 p. 352, PIV 2005 kaj PIV 2020 vidu la ligilon)
- fondus/o estas £ (= en ekonomika faka lingvaĵo) Kapitalo destinita por aparta difinita celo: li testamentis fonduson por subtenado de la E-a movado; amortiza fonduso. strikfonduso. Kapitalo, amasigita de sindikato, por ebligi al ties anoj vivteni sin dum strikado. (PIV 1970, p. 302, PIV 2002 p. 352, PIV 2005 kaj PIV 2020 vidu la ligilon)
- fondumo ne ekzistas.
Do baze fond/aĵ/o estas institucio, kaj fondus/o estas "nur" mono. Kompreneble institucioj en niaj socioj bezonas monon por ne malfondiĝi, tial la temoj estas proksimaj.
La respondo de Aleksandr Shlafer nome de la Akademio de Esperanto de marto 2014 baze konfirmas la supran difinon de PIV, nur ke li konsentas ke kvankam la vortaĵo "fondumo" ne troveblas en ĉiuj kvar eldonoj de PIV, tamen troveblas iuj uzoj de la aparte nekutima vorto. La akademio prave konstatas ke "uzo de la [alternativa] formo “fondumo” estas [tre] malofta kaj ne [!] plioftiĝis dum la lastaj jardekoj" (A. Shlafer 2014), kaj ke neniu vere scias kion povus signifi tiu formo, krom de eblas konstati ke en la maloftegaj uzoj kutime simple estas meminventita sinonimo al "fondaĵo".
Sekve mi rekomendas neglekti kaj malkuraĝigi la dubindan vorton aŭ pseŭdovorton "fondumo", kaj provi sekvi la ĝeneralan ideon ke «fond/aĵ/o estas institucio, kaj fondus/o estas "nur" mono». ThomasPusch (diskuto) 12:33, 26 jan. 2025 (UTC)
- La enkonduko de vortaĵo "fondumo" en la nuna teksto "fondaĵo" baze agnoskas ke temas pri alia vorto (do sinonimo, indikita per vorteto "aŭ") por fondaĵo kaj pri neologismo (ekster vortaraj referencoj) por la angla Foundation (=fondaĵo: to found=to establish=to set up=fondi, -ation=-aĵo), france Fondation (samkiel angle), germane Stiftung (=fondaĵo: stiften=fondi, -ung=-aĵo), nederlande Stichting (samkiel germane).
- Iu uzanto aldonis noton (sen ekstera riverenco): «Atentu : ne konfuzu [...]. La vorto "fondaĵo" estas pli antikva ol "fondumo". Tamen ĝi kreis ambiguecon. Efektive, la esprimoj (ekzemple) "Fondaĵo Giorgio Canuto" kaj "Fondumo Pro Esperanto" ne indikas jure samajn subjektojn. La unua reale estas nur financa fonduso (fr: Fond, en: Fund), dum la dua estas fondumo (fr: Fondation, en: Foundation).» Se oni tradukas la pseŭdovorton "fondumo" per ekzista sinonimo "fondaĵo", de la argumentado restas "Fondaĵo Giorgio Canuto" estas financa fonduso kaj "Fondumo Pro Esperanto" estas fondaĵo. Klaras ke daŭre povos resti diskutoj kiu iniciato estas institucio kaj kiu nur mono sur konto. Sed klaras kion la vortoj signifas kaj la diskutoj kiu iniciato estas institucio kaj kiu nur mono estas nur enhavaj kaj ne lingvaj. ThomasPusch (diskuto) 12:55, 26 jan. 2025 (UTC)