Saltu al enhavo

Diskuto:Internaciaj geedziĝoj esperantistaj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La artikolo bone klarigas, ke tute ne temas pri "geedziĝoj esperantistaj" ĝenerale (do ekzemple pri nupto de du urbanoj, kiuj kreskis en sama kvartalo, parolas samajn naciajn lingvojn, sed iam decidis aliĝi al loka Esperanto-kurso kaj poste en la loka grupo amikiĝis), sed pri la subtemo internaciaj geedziĝoj esperantistaj, kiu fakte apartenus al pli vasta temo "interkulturaj geedziĝoj", en vikidatumoj d:Q89669411, kiu ĝis nun en Vikipedio ŝajne nur ekzistas germanlingve. Tial mi proponas movi la tekston al la ĝusta titolo. La temon pri "geedziĝoj esperantistaj" ĝenerale, kun ekzemplo de la du urbanoj supre eble pli-malpli kovras la artikolo "edzperanto" (kiu estas ankoraŭ en komenca stato). ThomasPusch (diskuto) 19:57, 23 sep. 2024 (UTC)[Respondi]

Dubindaj pluaj ruĝaj ligiloj pri la temaro

[redakti fonton]

En la teksto Geedziĝoj esperantistaj ĝis nun kiel enkonduko pli-malpli senŝanĝe kopiiĝis la samnoma alineo 'Geedziĝoj esperantistaj' el EdE (1934). Tamen iu nekonatulo komence de 2004 enkonstruis en la tekston tri diskutindajn ruĝajn ligilojn

Citaĵo
 Laŭ la ricevitaj respondoj, la granda plimulto de la geedzoj uzas Esperanton kiel familian lingvon [ligilo hejma Esperanto]. Kelkaj problemoj postulas apartajn esplorojn, ekzemple, ĉu la infanoj lernas Esperanton kiel unuan lingvon [ligilo Denaskaj Esperanto-parolantoj, do tiu ĉi] kaj kiujn Esperantajn vortojn ili kreas [ligilo infana parolo], kiajn "spontane" estiĝantajn formojn uzas la amantoj, kaj tiel plu. Esperanto kiel "edzperanto" povas esti ankaŭ taŭga argumento pri la praktika valoro de Esperanto [ligilo praktika valoro de Esperanto]. 

Do temas pri tri postulataj temoj

★ La ekvacio "..kiujn Esperantajn vortojn ili kreas" = [ligilo infana parolo] laŭ mi ne ĝustas, 'infana parolo' laŭ la titolo estas io tute ne aparta pri Esperanto, kaj la temo, mi timas, estas tro ĝenerala por esti bona - "infana parolo" estas la diversaj fazoj la lingvaĵo dum la "Akirado de lingvaĵo en infana aĝo", jen artikolo kiu jam ekzistas. Kaj vortokreado de infanoj denaske parolantoj Esperanton aliflanke estus TRE specifa temo de enciklopedia artikolo (kaj, se io havas ion saĝan pri la temo, povas bone eniri la tekston denaskaj Esperanto-parolantoj).

Hejma Esperanto klare estas iu alia ol denaskaj Esperanto-parolantoj ("denaskuloj"), estas la apliko de Esperanto en ĉiuj fazoj de familia vivo (ekzemple post geedziĝoj esperantistaj). Sed demando estas ĉu por tio estas sufiĉe da fidindaj sociologiaj referencoj eksteraj, ĉar trakti la temon en formo de anekdotaj babilaĵoj el la ĉiutaga vivo de esperantaj familioj ne konvinkus kiel vikipedia artikolo.

★ Kaj la lasta ruĝa titolo pri imagita artikolo "praktika valoro de Esperanto" aŭ "apliko de Esperanto" (eble ankaŭ "valoro de Esperanto" aŭ "Ĉu Esperanto valoras?"), denove estas tro ne-specifa. Estas artikoloj pri propedeŭtika valoro de Esperanto kaj pedagogia valoro de Esperanto, sed ili celas aliajn nuancojn.

La tri ankoraŭ ruĝaj ligiloj estas de tute komenca revizio de 16:52 h, 27-a de februaro 2004 farita de anonimulo 80.224.97.143. Mi ne miras ke neniu en pli ol 20 jaroj havis ideon pri konvinkaj enciklopediaj tekstoj pri la tri temoj.

Du el tiuj mi opinias problemaj, kaj trian temon hejma Esperanto mi tute bonvenigus, sed ankaŭ ne havas bonan koncepton kiel plenigi ĝin (kiel evidente ĉiuj esperantistoj kiuj vidis la vikipedian paĝon dum la 20 jaroj kaj 6 monatoj). Tial mi proponas post 20 jaroj kaj ses monatoj da atendado forigi la tri ruĝajn ligilojn el la teksto pri "internaciaj geedziĝoj esperantistaj", sed volas tamen mencii la "liston de dezirindaj temoj de februaro 2004" en la diskutpaĝo tie kaj ĉi-tie.

Krome la historia listo de 1933 estas nun tiom plenigita je informoj en flankaj paĝoj, ligitaj per bluaj ligiloj, kiom eblis. Ke restas iuj demandosignoj, kiuj jam estis en EdE 1934, ne eviteblas - nun 90 jarojn pli poste malfacilas scii tion kion la movadanoj en 1934 ne sciis, kiam la eventoj estis tute freŝaj, ĉiuj havis la koncernajn gazetojn kaj povis renkonti la parojn en Esperanto-eventoj. Mi provizore teste elmetas la ligilon praktika valoro de Esperanto, ligas la temon "infana parolo" al la teksto "Akirado de lingvaĵo" kaj ankoraŭ lasas la ruĝan ligilon hejma Esperanto, kvankam mi ne havas grandan esperon pri kreo de artikolo. Ĉiuj scias, ke ĉiam eblas koncepti kaj realigi novajn temojn, ankaŭ pri "praktika valoro de Esperanto" kaj "infana parolo respektive vortokreado de infanoj denaske parolantoj Esperanton". Se iu havas bonajn ideojn, tiu kuraĝe kreu. Sed ankoraŭ ne videblas tiuj artikoloj ekde komenco de 2004. --ThomasPusch (diskuto) 20:41, 23 sep. 2024 (UTC)[Respondi]