Saltu al enhavo

Internaciaj geedziĝoj esperantistaj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Filmeto pri internacia geedziĝo esperantista okazinta en 2012

Inter samnaciaj Esperantistoj, plej ofte anoj de la sama Esperanto-grupo, okazas ofte geedzaj interligoj, do geedziĝoj esperantistaj. Sed tio estas kutima maniero trovi geedzan paron; kio ne bezonas apartan esploron. Pli interesaj estas tiuj internaciaj movadaj geedziĝoj, kiuj okazis inter diversnacianoj pere de Esperanto, aŭ kiel sekvo de korespondado, aŭ kiel tiu de kongresa renkontiĝo. La "kolektadon" de tiuj Esperantistaj geedzoj komencis Lajos Kökény kaj daŭrigis Ernest Edward Yelland komence de la 1930-aj jaroj, per kies multaj klopodoj sube troviĝas informoj pri 56 geedzoj kiuj kontakteblis ĝis 1934 (kun unu aldonaĵo de 1935). Laŭ la ricevitaj respondoj, la granda plimulto de la geedzoj uzas Esperanton kiel familian lingvon. Kelkaj problemoj postulas apartajn esplorojn, ekzemple, ĉu la infanoj lernas Esperanton kiel unuan lingvon kaj kiujn Esperantajn vortojn ili kreas, kiajn "spontane" estiĝantajn formojn uzas la amantoj, kaj tiel plu. Esperanto kiel "edzperanto" povas esti ankaŭ taŭga argumento pri la praktika valoro de Esperanto. Intertempe kompreneble estas senkompare pli da internaciaj geedziĝoj esperantistaj, kaj ankaŭ pri la tempo ĝis 1935 neniel listiĝis ĉiuj, nur tiuj kiuj respondis la demandojn de Lajos Kökény kaj Ernest Edward Yelland komence de la 1930-aj jaroj. Tamen la interesa historia enketo de la 1930-aj jaroj, pri kiu ĝis nun kiel dokumento nur troveblis la mallonga listo kaj prezento en la Enciklopedio de Esperanto de 1934, estas menciinda.

Geedziĝoj esperantistaj okazintaj ĝis 1935[1]

[redakti | redakti fonton]
Edzo Edzino Jaro Loko de geedziĝo:
Karl Gösta Andersson (sveda) Anastazia Aak (estona) ? ?
Paul Blaise (belga) Margaret Lily Jones (angla) 1910 Liverpool
Eŭgeno Blinov (rusa) Klára Majtinsky (hungara) 1931 Moskvo
Charles Chomette (usona) Germaine Van Der Veken (belga) 1929 Antverpeno
Giovanni Della Savia (itala) Blanka Mandel (hungara) 1927 Budapeŝto
Viktor Ditrichstein (hungara) Juliette Peyrard (franca) 1929 Liono
Alfred Egg (svisa) Jennie Wells (angla) 1922 Bazelo
Henri Eriksson (sveda) Piroŝka Rubay (hungara) 1932 ?
N. Evstifeieff (rusa) ? (hungara) ? Rusio
Frits Faulhaber (nederlanda) Evža Čiškovská (ĉeĥa) 1926 Amsterdamo
W. Fransen (nederlanda) Christine Hitzler (germana) 1931 Valkenswaard
Lorenz Friis (dana) Cornelia Lignian (nederlanda) 1930 Amsterdamo
Alois Giesen (germana) Sonja Bojadĵieva (Соня Бояджиева, bulgara) 1930 Ruse[2]
A. Golachowski (pola) Albertine Kiere (belga) 1930 Lida (Pola)
s-ro Hague (angla) Paule Samson (franca) 1933 ?
Xaver Haider (germana) Palmira Castellvi (kataluna, hispana) 1933 Barcelono
János Hamvai (hungara) Olga Kurbatova (estona) 1933 Budapeŝto
Knud Thorbjörn Hansen (dana) Hildegard Gerisch (germana) 1928 Auerbach (Vogtland)
Ferdinand Peter Huber (aŭstra) Mary D. Thomson (skota) 1927 Havano
Martin B. E. Janson (sveda) Meta R. Ungam (estona) 1933 Talino
Stanley Jackson-Coleman (angla) Muzza Schönau (hungara) 1926 Londono
František Jakubec (ĉeĥa) Milda Pirksts (latva) 1932 Brno
Rudolf Jochmann (ĉeĥa) Dalinka Spasova (bulgara) 1929 Lánov (germane Langenau)[3]
Gustav K. Kataszek (pola) Gertie Laffield (angla) 1928 Londono
Kenneth C. Kerr (skota) Eliz Tordoff (?) 1915 Bradford
Louis A. Kopecký (usona ĉeĥdevena)[4] Effie Robinson (angla) ? ?
Ivan Krestanov (bulgara) ? (germana) ? ?
Valdemar Langlet (sveda) Signe Blomberg (m. en 1921) (finna) 1899 Åbo (Turku)
" Nina Borovko (rusa) 1925 Stokholmo
Wilhelm Maier (germana) Alice L. Bevel (belga) 1929 Frankfurto ĉe Majno
József Major (hungara) Cecillia Sampson (angla) 1926 Parizo (eksedziĝis)
Artur Malmkvist (sveda) Ksenja Janson (estona) 1933 setlejo Ljugara en la historia provinco Uplando
Tiberio Morariu (rumana) Lizzie Anderson (sveda) 1931 Stokholmo
William Moseley (angla) Elza Ozols (latva) 1930 Londono
Trygve Müller (norvega) Hertha Mann (germana) 1926 Novjorko
Maurice Neyer (belga) Irma Kneisl (hungara) 1932 Budapeŝto
John L. Nix (angla) f-ino Herix (belga) ? ?
Martin Novosad (ĉeĥa) Azraela Laban (germana) 1933 Germanio
Donald Evans Parrish (usona) Poula E. Grave (dana) 1912 Kopenhago
Folke Pettersson (sveda) Nina Prostova (rusa) 1932 Eskilstuna
Kristoph Ferdinand Reim (estona, germana balto) Antonie Chlumsky (ĉeĥa) 1927 Talino
Robert Rosner (germana) Mizzi Nejedlý (ĉeĥa) 1926 Ossegg, nun Osek (Ĉeĥ.)
Hans Schäper (germana) Mabel Hewitson (angla) 1928 Blackburn
Sipke Stuit (nederlanda) Simone Decaudin (franca) 1935 Araso
Dementi Staritskij (rusa) N. Sevenhuysen (nederlanda) 1924 Haarlem, Norda Holando [5]
Robert Strasser (germana) Maria Christina Melis (nederlanda) 1932 Groningen ? [6]
Alfred Stromboli (itala) Maria Vandenkerckhove (belga) 1912 Antverpeno
Frank V. Taylor (angla) Adelaide E. Hughes (aŭstralia) 1924 Kurri Kurri, Novsudkimrio, Aŭstralio
Harald Thilander (sveda) Varma Järvanpää (finna) 1928 Stocksund en Danderyd ĉe Stokholmo
William Todd (angla) Julia Hugai (hungara) 1929 Gyöngyös
Karl Tunbn (sveda) Olga Rammi (estona) 1932 vilaĝo Holvandi en komunumo Põlva, Estonio
Viktor Vajda (hungara) Klara Salamon (aŭstra) 1925 Roubaix
Ilmari Virkkala (finna) Selma Anner (germana) 1925 ?
J. W. Whittaker (angla) Raymonde Dehornois (franca) 1932 Villeneuve (kiu samnoma urbo?)
F. Witlin (pola) L. Lapp (franca) 1933 ?
Ernest Edward Yelland (angla) Theresa Suĵadinoff (rusa) 1921 Londono
Baldomero Zapater (hispana) Henriette de Chalmot 1910 Barcelono

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ĝis 1933 grandparte laŭ listo sub la kapvorto "Geedziĝoj esperantistaj" en la Enciklopedio de Esperanto de 1934 (esperante)
  2. bulgare Русе, en la Enciklopedio de Esperanto de 1934 (erare nomata Rusĉuk, laŭ la turka nomigo Rusçuk, kiu estis kunoficiala ĝis 1878)
  3. La plej nova Esperanto-geedziĝfesto; La Marto, 1929
  4. esperantisto n-ro 18342 en la Adresaro de la personoj kiuj ellernis la lingvon Esperanto de LLZ
  5. La fianĉino probable estis filino de la fervora esperantisto Jan Willem Sevenhuysen (1858-1923), verkkisto de lernolibro kaj vegetarano (fotoj 1, 2 de lia tombo), kiu mortis kelkajn monatojn antaŭ la nupto.
  6. en la paĝo pri la filo Johano Strasser estas iom pli da informoj pri la gepatroj