Saltu al enhavo

Diskuto:Konkurenco

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Konkur Konkurs Konkurenc kaj kunkur

[redakti fonton]

Miopinias ke tre facilas konfuziĝi inter la propraj uzoj do jen la difinoj el vortaro.net

konkur/i

[redakti fonton]

(ntr) Peni superi alian, kiu havas la saman difinitan celon

konkura

1 Tia, ke pri ĝi oni konkuras: nur viva konkura laboro povas doni vivipovan lingvon internacian.

2 Konkurenca: per konkura marĉando la prezo falis Z. konkure. Vete, kvazaŭ konkurantoj: ni, buboj, konkure penadis transsalti ĝin Z; ĉiuj konkure rapidas al la pordo Z.

konkuro, konkurado

1 Ago de tiuj, kiuj konkuras: konkuro pri profito, al feliĉo, en armiĝado; mi volis montri, ke mi ne malaprobas la konkuradon de la Jarlibro kun mia Adresaro Z; (tiu komitato) neniam komencos konkuradon kontraŭ la E-istaro Z; ĉia laboro k ĉia lerteco en la faroj estas nur konkurado (ĵaluzo) de unu kontraŭ alia X; (f) iu, kiu per sia eksteraĵo povus elteni la konkuron kun s-ro A. Z. 2 Konkurenco: tiu ĉi supermezura konkurado alkondukas la prezon de la laboro al terure malalta cifero Z; la kaŭzo de la intergenta malamo ne estas ia konkurado ekonomia Z.

konkuradi. Daŭre konkuri: ĉiuj (rozoj) konkuradis inter si per sia bonodoro k koloroj Z; tia (internacia lingvo) konkurados antaŭ ĉio kun la lingvo angla Z; (f) la muziko pene konkuradis kun la dancado Z.

konkuranto. Persono, kiu konkuras kun alia(j)

konkurs/o

[redakti fonton]

1 Antaŭaranĝita batalo inter konkurantoj, laŭ difinitaj reguloj k rekompencoj, kun juĝantaro el aparte elektitaj personoj

konkursi (ntr) Partopreni en konkurso: povas konkursi nur personoj virseksaj.

artkonkurso, ĉevalkonkurso, kurkonkurso, remkonkurso. Konkurso pri tiaj aktivecoj.

konkurenc/o

[redakti fonton]

Komerca, industria, negoca konkurado: lojala, nelojala konkurenco; reĝimo de la libera konkurenco.

Kuri plurope al unu sama loko aŭ celo. Sj1mor (diskuto) 06:26, 16 maj. 2024 (UTC)[Respondi]


Atentu: pseŭdovorto!

[redakti fonton]

Kaj ankoraŭ noton pri la pseŭdovorto "konkurenciva" el Ido, de la Diskuto:Internacia Federacio de Sporta Grimpado kopiita ĉi tien:

Saluton @ThomasPusch, Dankon pro viaj korektoj kaj alĝustigoj. Mi konstatis ke [...] en la nuna versio de la Evikio [...] estas 80 instancoj de konkurenciv'. Kion laŭ vi oni bezonas fari?

Amike, Sj1mor (diskuto) 08:42, 24 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]

@Sj1mor: La vorto konkurenciv' estas problema. Kvankam probable ĉiu jam iam vidis ĝin, mi ne trovas ĝin en PIV, ankaŭ ne en la vasta reta eldono de 2020, nek en Reta Vortaro aŭ en iu ajn alia vortaro de mi. Konatas ke la silabo -iv- estas neoficiala pseŭdosufikso de Esperanto. Ĝi estas el Ido, inspirita de la latina lingvo, kaj estas uzata en iuj vortoj de la Plena Ilustrita Vortaro: do ne eblas universale glui ĝin al ĉiuj vortoj, sed nur eblas uzi tiujn vortojn kiuj ĉiukaze oficiale listiĝas en la vortaroj. Tial mi forte proponas ne uzi la radikon konkurenciv' en Vikipedio. Preskaŭ ĉie per la adjektivo "konkurenca" aŭ eĉ nur "konkura" eblas perfekte anstataŭigi la pseŭdovorton "konkurenciva" el Ido - kvankam "Guglo Tradukilo" ŝajne ŝatas la pseŭdovorton, sed "Guglo Tradukilo" ne estas literatura aŭtoritato, nur estas roboto (kaj eblas instrui ĝin ne tiom uzi la pseŭdovorton, se oni volas investi multan tempon en dresado de la tradukilo). ThomasPusch (diskuto) 09:21, 24 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]