Diskuto:Megido
Ĉu Megiddo aŭ Megido?
[redakti fonton]En pluraj esperantlingvaj paĝoj mi vidis la loknomon sen duobla konsonanto Megido - tio korespondas al la hebrea formo מגידו, Megido kun fakte nur unu litero ד=d, kaj ankaŭ korespondas ekzemple al la formo en la hispana kaj portugala. Tamen ĉi-tie ni decidis skribi ĝin kun duobla konsonanto Megiddo, supozeble simple pro tio ke en la angla kaj franca, "internacie pli gravaj lingvoj ol la hispana kaj portugala", oni skribas ĝin "Megiddo". Tamen mi tute ne konsentas konsideri la anglan kaj francan "internacie pli gravaj lingvoj ol la hispana kaj portugala". Mia problemo estas ke mi ne bone konas la Biblion en traduko de Zamenhofo kaj ne scias ĉu tie entute estas mencio de Megido aŭ Megiddo - se jes, la formo uzita de Zamenhofo estus forta argumento uzi ĝin, kun konkreta referenco, ankaŭ ĉi tie. Se tia mencio en la Biblio en traduko de Zamenhofo ne estas, mi dirus ke la argumento por simpla formo "Megido"
- a) duoblaj konsonantoj en Esperanto permesatas nur en ekstreme maloftaj situacioj kiam la vorto kun nur unu konsonanto kaŭzus fortajn miskomprenojn (kiel fino-finno, sed vorto "Megido" havas neniun alian signifon),
- b) la formo en la origina hebrea lingvo, kaj
- c) formoj en du internacie uzataj naciaj lingvoj kontraŭ du aliaj internacie uzataj naciaj lingvoj estus 2:2
pli fortas ol la subiĝo al la anglalingva formo.
@Sj1mor, Lingvano, kaj Filozofo: kaj evenutale kompreneble ankaŭ aliaj: ĉu iu havas ideon pri la demando? ThomasPusch (diskuto) 19:00, 31 jan. 2025 (UTC)
- Bona demando. Do mi legis pri tiu nomo kaj trovis ke ĝi aperas 12 fojoj en la Biblio, t.e la Malnova Testamento. Unu, eble la unua, apero okazas en Juĝistoj Ĉ. 1 Verso 27, kaj tie la nomo estas "מְגִדּ֖וֹ".
- Kiel ĉiuj vortoj en la biblio, ankaŭ tiu havas plenan kromsignojn, kiuj servas pli ol la mankantaj (neliterataj) vokaloj.
- Notu la punktoN ene de la litero ד=d, tiu estas nomata Dageŝ (emfazo), efektive de tipo Dageŝ Ĥazak, kiu signifas forta emfazo kaj kiu estas kromnomata duobligo, do pro tio mi komprenas ke la duobla D estas propra laŭ la hebrea skribo.
- Malgraŭ ke laŭ https://biblehub.com/esp/judges/1.htm
- Juĝistoj 1:27
- "Kaj Manase ne ekposedis la urbojn Bet-SXean kun gxiaj urbetoj kaj Taanahx kun gxiaj urbetoj, kaj la logxantojn de Dor kaj de gxiaj urbetoj kaj la logxantojn de Jibleam kaj de gxiaj urbetoj kaj la logxantojn de Megido kaj de gxiaj urbetoj; kaj la Kanaanidoj plue logxis en tiu lando Sj1mor (diskuto) 20:37, 31 jan. 2025 (UTC)
- En la zamenhofa traduko de Malnova Testamento enestas almenaŭ ok uzoj de la formo "Megido". Tio miaopinie sufiĉas por solvi la problemon: mi senhezite ŝanĝus ĉie la formon "Megiddo" al "Megido". Amike, -Filozofo (diskuto) 20:47, 31 jan. 2025 (UTC)
- Bone, konsentite. Mi oficiale alinomas la paĝon al formo "Megido", reference al la zamenhofa traduko de la Malnova Testamento. La klarigo de Sj1mor pri supozebla fona ideo de la duobla konsonanto en la angla estas komprenebla, sed ĉiukaze en ivritaj tekstoj de la 21-a jarcento kutime mankas la antikvaj kromsignoj de la malnoveca sankta teksto, plie oni en Esperanto ne kiel en la angla signas fortan prononcon de konsonanto per skriba duobligo de ĝi, kaj krome simplulo povus kalkuli ke ankaŭ en la antikva vorto "מְגִדּ֖וֹ" estas nur unu "דּ֖" (!), eĉ se tre forte emfazite prononcata - do mi certas ke eblas senhezite sekvi la literumon de kolego Zamenhofo.
Dankon pro la subtenaj komentoj. ThomasPusch (diskuto) 12:42, 1 feb. 2025 (UTC)