Megido
Aspekto
Megido | ||
---|---|---|
telo, arkeologia loko [+] | ||
Koordinatoj | 32° 35′ 7″ N, 35° 11′ 4″ O (mapo)32.58527777777835.184444444444Koordinatoj: 32° 35′ 7″ N, 35° 11′ 4″ O (mapo) | |
Akvokolektejo | 0,16 km² (16 ha) [+] | |
Areo | 0,16 km² (16 ha) [+] | |
Estiĝo | -7000 | |
![]() |
||
Megido | ||
![]() |
||
Megido (hebree מגידו aŭ en antikva literumo kun kromsignoj מְגִדּ֖וֹ, Megido)[1] estis fortikaĵo de la antikvo, en norda Israelo, ĉe la malnova komerca vojo de Jerusalemo al Akkon. Elfosaĵoj en la jaro 2005 en israela prizono elterigis mozaikajn grundojn kun geometriaj ornamaĵoj kaj rondoforman simbolon kun fiŝo encentre. Arkeologoj datumas la konstruaĵon je fino de 3-a ĝis komenco de la 4-a jc., tiel ĝi povas esti trovejo de la plej malnova kristana kirko.
En la moderna ŝtato Israelo Megido estas regiono, kiu havas partnerajn rilatojn al
Megido povas ankaŭ signifi:
- Megido kiel Armagedono, loko de la apokalipsa finbatalo de Bono kontraŭ Malbono
- kibuco Megido, kibuco en Nord-Israelo ĉe la loko de la antikva Megido
- batalo ĉe Megido, 1468 a.n.e., venko de egiptanoj sub rego de Tutmoso la 3-a kontraŭ la princoj de Kadeŝ, kaj
- dua batalo de Megido en 609 a.n.e. inter armeo de la Reĝlando de Judio kontraŭ armeo de la faraono Nekao la 2-a de Egiptio, en kiu mortas la juda reĝo Joŝiah respektive Jaŝihu (hebree יאשיהו).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ en iuj okcidentaj lingvoj latinliterigata per formo Megido, en aliaj per duobla konsonanto Megiddo, kvankam la hebrea originalo havas nur unu literon ד=d, sed en Esperanto laŭ la traduko de la Malnova Testamento de Zamenhof ĉiam Megido - ekzemple, en «Juĝistoj 1.27».