Saltu al enhavo

Diskuto:Peter Kühnel

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La uzanto Illuminatus en 2008 aldonis vastan personan rememoron, kredeble de Peter Kühnel mem, kiu en tiu formo, tre ege personece kaj skribita en "mi"-perspektivo, ne konvenas por sobra kaj nepartia enciklopedio. Tial la teksto estas simple nevidigita. Sed la historia atestaĵo tamen laŭ mi estas valora kaj meritus publikigon. Tio eblus en iom neŭtraligita redakta formo (ĉiuj "mi" al "li" ktp), SE noteblus ekstera referenco, plej bone reta alirebla, almenaŭ kelkajn semajnojn (tiam oni povus arkivigi ĝin en archive.org kaj por eterne havus ĝin): se la teksto jam publikiĝis ie en ELB, sufiĉus alŝuti skanaĵon aŭ la originan tekston, ekz. en https://esperanto.berlin, kun noto kie ĝi papere unuafoje aperis. Se ĝi neniam aperis ie ajn, publikigo en https://esperanto.berlin ankaŭ estus sufiĉa ekstera referenco. Eble la teksto eĉ jam kaŝiĝas ie en la komputila reto, mi tamen ne trovis ĝin. Povas esti ke la uzanto pseŭdonime nomiĝanta Illuminatus povos helpi nomi la fonton de la teksto, sed la uzanto lastfoje vikipediis en 2022, kaj eble ne vidos noton de la persona diskutpaĝo... --ThomasPusch (diskuto) 12:56, 16 jun. 2024 (UTC)[Respondi]

Tamen post sufiĉe langa serĉo eblas trovi preskaŭ ĉion - La fonto estas: Esperanto Sprache und Kultur in Berlin: Jubiläumsbuch 1903-2003: Jubilea libro redaktita de Fritz Wollenberg, eldonejo Mondial, paĝoj 294 kaj 295 --ThomasPusch (diskuto) 13:06, 16 jun. 2024 (UTC)[Respondi]