Saltu al enhavo

Peter Kühnel

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Peter Kühnel
Persona informo
Naskiĝo 5-an de junio 1947
en Hamburgo
Lingvoj Esperanto
Nacieco germano
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)o Elke Kern-Kühnel Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj estrarano de la Esperanto-Ligo Berlino
Denaska esperantisto Jes
vdr

Peter KÜHNEL (naskiĝis la 5-an de junio 1947 en Hamburgo) estas germana inĝeniero, kiu ekde 1968 komence studis, poste laboris kaj nun loĝas en Berlino kiel fakulo pri urba trafiko kaj urboplanado. Li denaske parolas Esperanton, same kiel lia fratino Elke Kern-Kühnel. Inter la fino de 1969 kaj la fino de 1970 li unu jaron oficis kiel prezidanto de Germana Esperanto-Junularo (GEJ). Li de multaj jaroj instruas Esperanton en la Teknologia Universitato de Berlino. Krome, li regule zorgas pri okazigo de Somera festo en Michendorf, kiu okazas en malgranda vilaĝo Michendorf inter Berlino kaj Potsdamo, kie situas unu Esperanto-domo: Rilate al la Esperanto-Domo Michendorf, li estas la prezidanto de la asocio, kiu administris la domon de 1992 ĝis 2011, antaŭ ol la domo transiris al la esperanta entrepreno EsperantoLand.

Antaŭe:prezidanto de Germana Esperanto-JunularoPoste:
Uwe-Joachim Moritzdecembro 1969 - decembro 1970Helmut Klünder