Diskuto:Pireneismo
Aspekto
Gratulon
[redakti fonton]Gratulon pro tiom ampleksa (preskaŭ 40 000 bitokoj) kaj enhavoriĉa artikolo kaj gapon ke en ĝi estas eĉ ne unu nomo aŭ aludo al hispanoj. Ĉu Pireneoj estas nur franca montaro? kani (diskuto) 10:35, 20 jan. 2025 (UTC)
- Saluton kaj dankon @Kani. La tradukado el la franca ankoraŭ ne estas kompleta, nuntempe mi prizorgas bluigon de ligiloj. Ekzistas aparta sekcio pri kataluna pireneismo, kiun mi tradukos baldaŭ. Laŭ la tradukita artikolo la pireneisma movado tamen restis "preskaŭ eksluzive franca" ĝis la lasta generacio de grimpistoj fine de la 19-a jarcento. Mi ankaŭ tralegos la malpli ampleksan hispanan artikolon, eble ĝi enhavas aldonindajn detalojn. Thomas Guibal (diskuto) 12:06, 20 jan. 2025 (UTC)
- Jes, mi komprenas. Se vi volas, mi povas krei malgrandan ĉapitreton el la hispanlingva versio. kani (diskuto) 12:11, 20 jan. 2025 (UTC)
- @Kani Ne hezitu, dankon pro via helpo. :) Se vi volas, ekzistas ankaŭ en la franca artikolo ruĝa ligilo pri hispano : Ramón Arabía y Solanas. Thomas Guibal (diskuto) 12:25, 20 jan. 2025 (UTC)
- Jes, mi komprenas. Se vi volas, mi povas krei malgrandan ĉapitreton el la hispanlingva versio. kani (diskuto) 12:11, 20 jan. 2025 (UTC)