Saltu al enhavo

Diskuto:Stanislaw Trabalski

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tajperaro

[redakti fonton]

"La frazo de 29 aprilo 1954, en kiu li estis kondamnita al sekseinhal jaroj en malliberejo,

? Sj1mor (diskuto) 08:12, 27 dec. 2024 (UTC)[Respondi]

Temas pri multe pli ol tajperaroj. Vi mem prave enmetis la ŝablonon "polurinda" la 30-an de majo 2022 - la teksto vere urĝe "bezonas poluradon, ĉar ĝi montras stilajn kaj/aŭ gramatikajn kaj/aŭ strukturajn problemojn". Tio estas diplomata vortumo: ĝi estas en partoj tute nekomprenebla.
Mi ekprovis traduki la tekston al komprenebla Esperanto, sed pardonpetas: jam iujn komencajn frazojn kiel "Tiel li, ekzemple, vokon al la kaŭriĝantaj soldatoj ne por partoprenis la batalojn de la Revolucio, kontrabandita en la kazernon" mi absolute ne komprenas. Mi suspektas ke la teksto ne estas savebla en la nuna formo. ThomasPusch (diskuto) 13:21, 15 feb. 2025 (UTC)[Respondi]
La ĉapitron pri "Vivo" mi nun draste resumis kaj nevidigis la reston. Sed tiu estas nur la unua el pluraj problemaj ĉapitroj... ThomasPusch (diskuto) 13:39, 15 feb. 2025 (UTC)[Respondi]
@Sj1mor: Mi rerigardis la reston: La "tekstoprovo" estas senespera. Mi nevidigas ĉion kaj suspektas ke sensencaj frazoj kiel "Julius Leber produktas hepaton en Berlino" (la germana familia nomo Leber hazarde signifas "hepato"n en Esperanto) estas produkto de malfeliĉa aŭtomata traduko. Krome fuŝe indikiĝas anglalingvaj libroj en la ĉapitro "literaturo" kiuj tute ne estas anglaj. La teksto estas konfuza miksaĵo el arbitraj teksteroj el la angla, la germana, Esperanto kaj pseŭdo-Esperanto. Se ni vere forigas ĉion, ne nur nevidigas ĝin, tiam eĉ eblas formeti la prave kritikan ŝablonon "polurinda". Post konsidero, mi vere forigas ĉion konfuzan kaj dubindan, kion mi unue nur nevidigis, kaj tiel ankaŭ eblas forigi la ŝablonon. ThomasPusch (diskuto) 14:02, 15 feb. 2025 (UTC)[Respondi]
Bona ideo. pli bone havi mallongan artikolon komprenebla ol longan artikolon nekomprenebla! Sj1mor (diskuto) 14:05, 15 feb. 2025 (UTC)[Respondi]