Saltu al enhavo

Stanislaw Trabalski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stanislaw Trabalski
Persona informo
Naskiĝo 25-an de oktobro 1896 (1896-10-25)
en Leipzig
Morto 12-an de novembro 1985 (1985-11-12) (89-jaraĝa)
en Leipzig
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Franciszek Trąbalski Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Tomboŝtono de Stanislaw Trabalski ĉe la Suda Tombejo de Leipzig

Stanislaw Bronislaw Boleslaw Trabalski (naskiĝis la  25-an de oktobro 1896 (nun 1896-00-25), Lepsiko, mortis la 12-an de novembro 1985) estis germana politikisto (SPD, USPD, SED).

Liaj gepatroj, Franciszek Trąbalski kaj Maria Trąbalski, naskita Mackowiack, enmigris de Pollando en 1888. Lia patro estis jam aktiva en Pollando kiel socialisto. En 1901 li ene de la Germana Regno translokiĝis kun siaj gepatroj de Leipzig al Kattowitz (ekde 1921 pole Katowice, sed tio estis 20 jarojn pli poste) en Prusa Silezio. De 1902 Stanislav vizitis la bazan kaj mezan lernejojn. Eĉ en tiu juna aĝo li ekkomprenis kiom malutila povas esti familia nomo ĉar li estis enklasigita pro la politikaj agadoj de lia patro kiel "fremdulo, kaj ruĝa." Lia patro ekde la 28-a de decembro 1902 en Kattowitz eldonis pollingvan socialistan gazeton "Gazzetta Robotnica", kaj Stanislaw, kiel ĉiuj aliaj familianoj ankaŭ helpis en produktado de la gazeto.

La 15-an de decembro 1915 li ricevis ordonon por militservo. Li sendiĝis al la okcidenta fronto. La 6-an de junio 1916 en la "Infero de Verdun ", li estis pafvundita de obuso en la gambo. Laŭplana amputo, li povis retiriĝi kaj transportiĝis al lazareto en Vajmaro. La 30-an de junio 1917 li estis maldungita kiel netaŭge por servo. Finfine li trovis laboron en la firmao Carl Zeiss en Jena. En 1919, post mallonga restado en Leipzig, li translokiĝis al Berlino kaj aktivis kiel revoluciulo, sed fine ordono de la registaro devigis lin reiri al Leipzig. En 1921 li geedziĝis kun Margaret Lipinski. 1923, ilia filo Charles Trabalski estis naskita, kiu estis pli poste socialdemokrata membro de la landa parlamento en Nordrejn-Vestfalio. Trabalski estis la patro de sep infanoj. Lia tombo situas sur la suda tombejo Leipzig.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Beatrix Wrede-Bouvier: Ausgeschaltet! Sozialdemokraten in der sowjetischen Besatzungszone und in der DDR 1945-1953, Bonn 1996, ISBN 3-8012-4075-4.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]