Saltu al enhavo

Distrikto Börde (1994-2007)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

ATENTU: La 1-an de julio 2007 el la malnovaj distriktoj Bördekreis kaj Ohrekreis en la federacia lando Saksio-Anhalto de Germanio kreiĝis la nova distrikto Börde - germane Landkreis Börde. Ĉi-tie ankoraŭ priskribiĝas la malnova distrikto Bördekreis!



Distrikto Börde
Origina nomo Bördekreis

Landkreis
Administrado
Estas parto de Saksio-Anhalto
Administra centro Oschersleben (Bode)
Demografio
Loĝantaro (laŭ la stato de 2006) 74 395
Loĝdenso 43 loĝ./km²
Geografio
Areo 872,43 km²
Distrikto Börde sur la mapo de Saksio-Anhalto
Distrikto Börde sur la mapo de Saksio-Anhalto
Geografia situo 52° 2′ 0″ N, 11° 14′ 0″ O (mapo)52.0333333311.23333333Koordinatoj: 52° 2′ 0″ N, 11° 14′ 0″ O (mapo) [+]
Distrikto Börde (1994-2007) (Germanio)
Distrikto Börde (1994-2007) (Germanio)
DEC
Situo de Distrikto Börde

Map

Kodoj
ISO 3166-2 DE
Aŭtaj kodoj
Eksteraj paĝoj
La oficiala paĝaro
La kategorio en la Komunejo Distrikto Börde (1994-2007) [+]
vdr

La Distrikto Börde (germane: Bördekreis) estis administra distrikto en la okcidento de la federacia lando Saksio-Anhalto de Germanio. La urbo Oschersleben (Bode) estis la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 872,43 km² fine de la jaro 2006 loĝis 74 395 homoj; do meznombre 43 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Saksio-Anhalto la koncerna nombro estas 124, en Germanio 231. En la sekvanta skema mapo la Distrikto Börde estas signita per 6.

Najbaraj distriktoj estis norde Ohre (13), nordoriente la eksterdistrikta urbo Magdeburg, la distriktoj Schönebeck (17) en la oriento, Aschersleben-Staßfurt (3), Quedlinburg (14) kaj Halberstadt (8) en la sudo kaj en la okcidento la malsuprasaksa distrikto Helmstedt.