Distrikto Királyhelmec
Aspekto
La Distrikto Királyhelmec [kirAjhelmec] aŭ Distrikto ĉe-Bodrog (hungare Királyhelmeci járás aŭ ’’Bodrogközi járás’’) estis distrikto en Hungara reĝlando, en Zemplén (historia departemento). Ĝi situis sur ebenaĵo laŭ Tiso kaj Bodrog en la sudorienta parto de la departemento (en la nordorienta parto de la reĝlando).
La distrikta ĉefurbo estis Királyhelmec (nuntempa Kráľovský Chlmec en Slovakio), krome estis 46 aliaj komunumoj.
La loĝantoj okupiĝis precipe pri vitoj (tio estas tiel grava, ke ĝi estas menciita eĉ en la hungara himno), krome pri aliaj agrikulturoj, fiŝkaptadoj kaj bredadoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Tiu distrikto funkciis dekomence ĝis Traktato de Trianon, poste la norda parto aliĝis al Ĉeĥoslovakio, la suda parto restis en Hungario.
Komunumoj aligitaj al Ĉeĥoslovakio
[redakti | redakti fonton]- distrikta ĉefurbo: Királyhelmec
- Ágcsernyő nun Čierna
- Bacska nun Bačka
- Battyán nun Boťany
- Bély nun Biel (distrikto Trebišov)
- Bodrogmező nun Poľany
- Bodrogszentmária nun Svätá Mária
- Bodrogvécs nun vilaĝparto de Somotor
- Boly nun Boľ
- Kaponya nun parto de Leles
- Kisdobra nun Dobrá (distrikto Trebišov)
- Kisgéres nun Malý Horeš
- Kiskövesd nun Malý Kamenec
- Kistárkány nun Malé Trakany
- Kisújlak nun Nová Vieska pri Bodrogu
- Körtvélyes nun parto de Rad
- Lelesz nun Leles
- Nagygéres nun Veľký Horeš
- Nagykövesd nun Veľký Kamenec
- Nagytárkány nun Veľké Trakany
- Őrös nun Strážne
- Pálfölde nun parto de Svätá Mária
- Perbenyik nun Pribeník
- Rad (ankaŭ nun)
- Szinyér nun Svinice
- Szolnocska nun Soľnička
- Szomotor nun Somotor
- Tiszacsernyő nun Čierna nad Tisou
- Véke nun Vojka (distrikto Trebišov)
- Zétény nun Zatín
Komunumoj restintaj en Hungario
[redakti | redakti fonton]- Bodroghalom
- Bodrogszentes
- Cigánd
- Cséke nun parto de Lácacséke
- Dámóc
- Karcsa
- Karos
- Kiscigánd nun parto de Cigánd
- Kisrozvágy
- Láca nun parto de Lácacséke
- Nagycigánd nun parto de Cigánd
- Nagyrozvágy
- Pácin
- Révleányvár
- Ricse, kiu iĝis distrikta ĉefurbo de la restanta hungara parto
- Semjén
- Zemplénagárd