Veľký Horeš
Veľký Horeš, hungare Nagygéres (nadjgEreŝ) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Trebišov. Veľký kaj nagy signifas: granda.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 18 km²
- Supermara alteco: 99 m
- Loĝantaro: 960
- Poŝtkodo: 076 56
- Aŭtokodo: TV
- Telefonprefikso: 56
Situo
[redakti | redakti fonton]Veľký Horeš situas sur ebenaĵo, laŭ la hungara landolimo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Ĉop-Slovenské Nové Mesto. Kráľovský Chlmec troviĝas 5 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loko estis loĝata dum la neolitiko kaj bronzepoko. La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1214 en formo "Gures". Poste formiĝis Granda kaj Malgranda Gures-oj. En 1910 loĝis en Nagygéres 1011 da homoj, (1008 hungaroj, 3 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon Nagygéres apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Királyhelmec, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 Nagygéres rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Veľký Horeš 1005 da homoj, (845 hungaroj, 146 slovakoj, 7 ciganoj, 1 ukraino). Ekde 2008 ambaŭ ŝtatoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas senĝene trapasebla.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- kalvinana preĝejo de 1765
- katolika preĝejo omaĝe al Apostoloj Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo de 1936
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En la iama Nagygéres naskiĝis hungara mikrobiologo József Csontos.