Zemplínske Kopčany
Zemplínske Kopčany | |
hungare: Hegyi, germane: Stolln bei Großkapp | |
municipo | |
|
|
Oficiala nomo: Zemplínske Kopčany | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Košice |
Distrikto | Distrikto Michalovce |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Zemplín |
Situo | Zemplínske Kopčany |
- alteco | 104 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 35′ 17″ N 21° 55′ 09″ O / 48.58806 °N, 21.91917 °O (mapo) |
Areo | 9,663 km² (966,3 ha) |
Loĝantaro | 363 (31.12.2010) |
Denseco | 37,57 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1332 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 072 17 |
Telefona antaŭkodo | +421-56 |
Aŭtokodoj | MI |
NUTS | 522635 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Košice
| |
Vikimedia Komunejo: Zemplínske Kopčany | |
Retpaĝo: www | |
Portalo pri Slovakio |
Zemplínske Kopčany (hungare Hegyi (hedji)) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Michalovce.
Situo
[redakti | redakti fonton]Zemplínske Kopčany situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra malproksima bordo de Laborec, laŭ traira flankovojo. Michalovce troviĝas 20 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loko estis loĝata dum la neolitiko kaj kuprepoko. La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1351. En 1910 loĝis en Hegyi 379 da homoj, (314 hungaroj, 62 slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon Hegyi apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén (reĝa departemento), al distrikto de Michalovce, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 Hegyi rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Zemplínske Kopčany 218 da homoj, (138 slovakoj, 79 hungaroj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- klasikisma katolika preĝejo omaĝe al Ĉieliro de Dipatrino de 1795
- klasikisma kalvinana preĝejo el la 18-a jarcento, en 1906 renovigita