Michalovce
Michalovce | ||
hungare Nagymihály, germane Großmichel, ukraine Михайлівці, cigane Mihaľa | ||
Urbo | ||
Michalovce
| ||
|
||
Oficiala nomo: Michalovce | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Košice | |
Distrikto | Distrikto Michalovce | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Parto de | Zemplín | |
Rivero | Laborec | |
Situo | Michalovce | |
- alteco | 114 m s. m. | |
- koordinatoj | 48° 44′ 57″ N 21° 54′ 05″ O / 48.74917 °N, 21.90139 °O (mapo) | |
Areo | 52,807233 km² (5 280,7233 ha) | |
Loĝantaro | 39 426 (31.12.2009) | |
Denseco | 746,6 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1244 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 071 01 | |
Telefona antaŭkodo | +421-56 | |
Aŭtokodoj | MI | |
NUTS | 522279 | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Košice
| ||
Vikimedia Komunejo: Michalovce | ||
Retpaĝo: www.michalovce.sk | ||
Portalo pri Slovakio | ||
Michalovce (hungare Nagymihály, germane Großmichel) estas urbo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Michalovce, kies distriktejo estas. Pli frue la nomo slovake nomiĝis Michalany. En ĉiuj lingvoj la nomo signifas Mikaelo.
Situo
[redakti | redakti fonton]Michalovce situas sur ebenaĵo, en valo de Laborec, laŭ ĉefvojo Košice-Uĵhorodo, laŭ fervojo Miskolc-Humenné. Košice situas 54 km-ojn for.
Historio
[redakti | redakti fonton]La komunumo estis loĝata ekde la neolitiko. Dum la 6-a j.c. slavoj fondis setlejon. Post la tataroj en 1242 alvenis germanoj. La unua skriba mencio devenis el 1244 en formo Posessio Michal. En 1278 fortikaĵo konstruiĝis. En 1290 oni mencias preĝejon, paroĥon kaj 4 muelejojn. En 1346 ĝi ricevis doganrajton, en 1399 foirorajton, fine en 1416 iĝis kampurbo. La husanoj okupis la fortikaĵon en 1473, sed ili ne povis teni ĝin longe. La unua korporacio formiĝis en 1651, en 1674 la tajloroj kaj peltistoj faris la samon. Poŝto ekfunkciis ekde 1804, hospitalo ekde 1876, fajrobrigado ekde 1885. La fervojo atingis la urbon en 1874. En 1910 loĝis en la urbo 6120 da homoj (3792 hungaroj, 1586 slovakoj kaj 542 germanoj). Ĝis 1919 ĝi apartenis al Zemplén, al distrikto de Nagymihályi, kies distriktejo estis. Poste la regiono apartenis al Ĉeĥoslovakio. En 1944 la judoj estis deportitaj.
En 2001 loĝis tie 39948 da homoj, plejparte slovakoj.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- gotika paroĥa katolika preĝejo omaĝe al Naskiĝo de Virga Maria el 1313, en 1772 barokiĝis
- kastelo de Sztáray (stArai) el la 17-a j.c. (pli frue estis tie fortikaĵo el la 13-a j.c.), trakonstruiĝis en ĉirkaŭ 1830, nun muzeo
- grek-katolika preĝejo el 1934
- urbodomo el 1929
- banko, nun biblioteko el la 19-a j.c.
- kapelo omaĝe al Hrádok Sankta Antonio el Padovo el 1893
- artefarita lago kun feriejaj domoj el 1960
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En la iama Nagymihály (aŭ Nagyszentmihály aŭ Mihályi) naskiĝis:
- hungara politikisto, akademiano Aurél Dessewffy
- hungara juristo Ármin Fodor
- hungara kalvinana episkopo István Tüdős
- hungara ministro Dániel Oláh
- hungara pentristo Béla Pállik.