Distrikto Vámosmikola
Aspekto
La Distrikto Vámosmikola [vAmoŝmikola] (hungare Vámosmikolai járás) estis distrikto en Hungara reĝlando, en Hont (historia departemento). Ĝi situis en valo de Ipoly kaj en Börzsöny en la suda parto de la departemento (en la meza parto de Hungario).

La distrikta ĉefurbo estis Vámosmikola. La loĝantoj okupiĝis pri agrikulturoj, arbaraj laboroj kaj bredadoj.
En 1910 dum la popolnombrado oni komputis en la distrikto 21 komunumojn. La areo estis 335 km², kie loĝis 16 844 homoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Tiu distrikto estis kreita en 1907 el parto de Distrikto Szob (historia). Ĝi funkciis ĝis Traktato de Trianon.
Komunumoj restintaj en Hungario depost Traktato de Trianon
[redakti | redakti fonton]- distrikta ĉefurbo: Vámosmikola
- Ipolytölgyes
- Nagybörzsöny
- Perőcsény
Komunumoj aligitaj al Ĉeĥoslovakio depost Traktato de Trianon
[redakti | redakti fonton]- Alsófegyvernek nun parto de Zbrojníky
- Felsőfegyvernek nun parto de Zbrojníky
- Garampáld nun Pavlová
- Garamsalló nun Šalov
- Hontfüzesgyarmat nun Hontianska Vrbica
- Ipolybél nun Bielovce
- Ipolykiskeszi nun Malé Kosihy
- Ipolypásztó nun Pastovce
- Ipolyszakállos nun Ipeľský Sokolec
- Kisgyarmat nun Sikenička
- Kisölved nun Malé Ludince
- Kispeszek nun parto de Kukučínov
- Lontó nun Lontov
- Nagypeszek nun parto de Sikenica
- Szete nun Kubáňovo
- Tergenye nun parto de Sikenica
- Zalaba ankaŭ nun Zalaba