Doma preĝejo
Doma preĝejo aŭ preĝeja domo (en la latina: domus ecclesiae, tio estas domo de eklezio), estas ejo por kristana diservo starigita en privata domo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Originoj
[redakti | redakti fonton]En la frua Eklezio, pro persekutado de kristanoj en la antikva Romo, kultado okazis ĉefe en privataj hejmoj, kiel priskribite en libro tiel nomata Agoj de la Apostoloj, kiu elvokas, ekzemple, la domon de Maria el Jerusalemo. Tiel estis ĝis la leĝigo de kristanismo fare de la imperiestroj Konstanteno la Granda kaj Licinio en aprilo 313 per la Edikto de Milano.
20-a kaj 21-a jarcentoj
[redakti | redakti fonton]Dum la 20-a kaj 21-a jarcentoj, novaj malpermesoj de kultado por kristanoj, la komplekseco de akirado de registaraj rajtigoj, kaj la persekuto de kristanoj plejparte en certaj landoj de la mondo, kiuj aplikas ŝarion aŭ komunismon, signifis ke Domaj preĝejoj daŭre estis la nura elekto al multaj kristanoj, por vivi sian kredon en komunumo. Ekzemple, ekzistas evangeliaj movadoj por domaj preĝejoj en Ĉinio. Kunvenoj do okazas en privataj hejmoj, sekrete kaj “kontraŭleĝe”.