Doupov
Doupov | |
germane: Duppau | |
pereinta urbo | |
Suma vido al Doupov (A. Lewý 1896)
| |
Oficiala nomo: Doupov | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Karlovy Vary |
Distrikto | Distrikto Karlovy Vary |
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio |
Parto de | Armea spaco Hradiště |
Montaro | Doupova montaro |
Situo | Doupov |
- koordinatoj | 50° 15′ 26″ N 13° 08′ 37″ O / 50.25722 °N, 13.14361 °O (mapo) |
Unua skribmencio | 1012 |
- pereo | 1953 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Doupov | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Doupov (germane: Duppau) estis urbo en Ĉeĥio, en distrikto Kadaň en nordokcidenta Bohemio en montaro Doupova montaro, pereinta en la jaro 1953 sekve de fondo de armea ekzerceja spaco Hradiště. Sed partoj de urba konstruareo ekzistis ankoraŭ en la dua duono de la 1960-aj jaroj. Ĝia nuligita katastra teritorio ensumigis partojn de sekvaj modernaj katastraj teritorioj: Bražec u Hradiště, Doupov u Hradiště, Radošov u Hradiště, Tureč u Hradiště, Žďár u Hradiště. Ĝia konstruareo etendiĝis sur kunfluejo de rojo Pustý potok kun rojo Liboc; tra la katastro de la urbo trafluas ankaŭ rojo Luční potok.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1012.
Laŭ topografio el la jaro 1907 de Batovec Doupov estis urbo 578 metroj super maro, sur areo 709 hektaroj, kun 267 domoj kaj 1621 loĝantoj, el kiuj estis 1606 germanoj.
En la urbo finis loka fervojo de kompanio Kadaňské místní dráhy el Vilémov u Kadaně.
Fine de majo kaj komence de junio de 1945 estis en keloj de gimnazio post kruela torturado mortpafitaj aŭ alie mortigitaj kvardek germanoj (per la nomo estas konataj dudek viktimoj, ekz. membroj de profesoraro). Tombo estas troviĝonta sur lerneja ludejo. Post ellandigo de germana loĝantaro oni ne sukcesis enloĝigi la urbon, ties malkreskadon finigis la establo de armea ekzerceja spaco Hradiště en la jaro 1953, kiu signifis definan pereon de la urbo kaj juĝejan distrikton Doupov.
Antaŭ sia nuligo najbaris kun Doupov katastraj teritorioj Oleška, Prachomety, Řednice, Trmová, Víska kaj Zakšov.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]1869 | 1880 | 1890 | 1900 | 1910 | 1921 | 1930 | 1950 | |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Loĝantoj | 1752 | 1722 | 1591 | 1621 | 1637 | 1605 | 1524 | 588 |
Domoj | 245 | 260 | 261 | 267 | 276 | 269 | 272 | 272 |
Naskiĝintoj
[redakti | redakti fonton]- Vincenz Brehm (1879–1971), aŭstra biologo
- Viktor Karell (1898–1979), verkisto, germanisto
- Richard Schwager (1822–1880), pentristo
- Anton Josef Klement Edler von Clement (1701–1783), fondinto de ĉi tiea gimnazio
- Christian Julius Schierl von Schierendorff (1661–1726), ĉambelano de viena korto
|