Saltu al enhavo

Doupova montaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Doupova montaro
ĉeĥe Doupovské hory, germane Duppauer Gebirge
montaro
Úhošť el sudoriento
Oficiala nomo: Doupova montaro
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regionoj Regiono Karlovy Vary, Regiono Ústí nad Labem
Distriktoj Distrikto Karlovy Vary, Distrikto Chomutov, Distrikto Louny
Historia regiono Bohemio
Parto de Subercmontara regiono
Najbaraj unuoj
Subulaj unuoj Jehličenská hornatina, Hradišťská hornatina, Rohozecká vrchovina
Akvejo Ohře, Střela
Plej alta punkto
 - situo Hradiště
 - alteco 934 m s. m.
 - koordinatoj 50° 13′ 05″ N 13° 07′ 36″ O / 50.21806 °N, 13.12667 °O / 50.21806; 13.12667 (mapo)
Longo 36 km (22 mi)
Larĝo 25 km (16 mi)
Areo 607,00 km² (60 700 ha)
Geologia konsisto bazalto
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Doupovské hory
Portalo pri Geografio

Doupova montaro (ĉeĥe Doupovské hory, germane Duppauer Gebirge) estas geomorfologia tutaĵo en Ĉeĥio, sude de Ercmontara subprovinco. La montaro situas plejparte sur la dekstra bordo de rivero Ohře kaj nur malgranda parto inter Ostrov kaj Klášterec nad Ohří trafas ankaŭ al la bordo maldekstra. La montaro akiris la nomon laŭ pereinta urbo Doupov.

La suda rando de Doupova montaro inter Javorná kaj Radošov
Profilo de laharaj aglomeratoj ĉe Javorná

La montaro troviĝas en regiono de Subercmontara faŭlta trarompejo, kie kruciĝas Subercmontara faŭlto kun Jáchymova faŭlto. La plej malnova parto de la montaro, kiu estiĝadis en supra eoceno en la epoko antaŭa preskaŭ 38 milionoj da jaroj, estas de tufoj kreita sudorienta parto en ĉirkaŭaĵo de Dvérce. Male la malplej aĝaj mineraloj el epoko antaŭ 22 milionoj da jaroj (suba mioceno) troviĝas ĉe Vojkovice.[1] Doupova montaro estas kreata de terciaraj vulkanaj materialoj: lafo (tefritoj, leŭcititoj) kaj tufo. Historie oni supozis, ke Doupova montaro estas restaĵo de stratovulkano, sed el kiu konserviĝis nur erozie tre disigitaj kalderoj. Pli nova grado de ekkono aludas, ke pli prefere temis pri ŝilda vulkano,[2] pli precize pri vulkane-sedimentada komplekso. La vulkanaj centroj troviĝis en regionoj de Pustý zámek, Jehličná, Houšťka.[1]

Geomorfologio

[redakti | redakti fonton]

En geomorfologia membrigo Doupova montaro estas geomorfologia tutaĵo de Subercmontara regiono en Ercmontara subprovinco. Ĝi dividiĝas en tri distriktojn: Hradišťská hornatina, Jehličenská hornatina kaj Rohozecká vrchovina.[3]

La montaro havas aspekton de plata montetaro de ronda bazplano, kies plej altaj montoj kun alteco 700 ĝis 934 m ĉirkaŭas ovalan erozian malaltaĵon situanta en nivelo proksimume 550 m. Sur lafaj fluoj estiĝis strukturaj plataĵoj, en ŝutemaj piroklastikaj enmetaĵoj kreiĝis abruptaj deklivoj. La malaltigita centra parto malfermiĝas direkte al oriento kaj ĝi estas deakvigata de rivereto Liboc, kiu al oriento tratranĉas sin tra profunda valo. La kerno de la montaro estas ĉirkaŭita (precipe sur oriento) de apartigitaj pli malaltaj montetoj, kiuj havas aspekton de vulkanaj amasoj kaj konusoj aŭ tabulmontoj kun gradformaj deklivoj.[4]

Elektitaj montoj kaj montetoj

[redakti | redakti fonton]

La ĉefa akva fluanto estas Ohře, kiu deakvigas la plej grandan de Doupova montaro, preskaŭ 500 km². Sur la teritorio de Doupova montaro ĝi havas longecon de la fluo 129,5 km.[5] Ĝi alfluas el Sokolova baseno kaj sur la teritorio de Doupova montaro ĝi eniras ĉe municipo Šemnice. Ĝi forlas la teritorion sub akva rezervujo Kadaň kaj plu ĝi daŭrigas en Mosta baseno.[6] Apud la nordokcidenta rando Ohře trafluas tra grandega trarompa valo[4] profunda ĝis preskaŭ 400 m.[1]

En Doupova montaro enfluas ĝis Ohře de maldekstre kelke da pli malgrandaj maldekstraflankaj alfluantoj de Ohře, fontantaj en Ercmontaro. La plej granda el ili estas rivereto Bystřice, sed sur la teritorio de Doupova montaro estas ĝia akvokolekta areo sole 9,6 km². Pluaj pli malgrandaj maldekstraflankaj alfluantoj de Ohře estas rojoj Plavenský potok, Pekelský potok kaj Hučivý potok. La plej grandan parton de Doupova montaro deakvigas dekstraflankaj alfluantoj de Ohře. La unua el ili estas apud la okcidenta limo de Lučinský potok sur kies kunfluejo kun nenomigita rojo (loke Svatoborský potok) troviĝas interesa duobla akvofalo, markata kiel Lučinsko–svatoborské vodopády.[7]

Pluaj akvaj fluantoj, kiuj deakvigas la montaron, estas plimulte mallongaj kaj kelkaj el ili ofte sekiĝas. La akvaj fluantoj sur eksteraj deklibvoj de la montaro kreis radialajn (fingringoforman) riveran reton. La centran kaj la orientan partojn deakvigas riveroj Liboc kaj Blšanka en akvokolektan areon de Ohře. La akvon el la suda parto de la montaro forkondukas Malá kaj Velká Trasovka en akvokolektan areon de Berounka.[1]

Akvaj rezervujoj

[redakti | redakti fonton]

La plej kaj la plej signifa akva rezervujo en Doupova montaro estas akva rezervujo Kadaň kun akva areo 65,4 ha kun volumeno de akvo 2,62 milionoj m³. Sur la teritorio troviĝas proksimume 50 fiŝlagoj, el kiuj la plej granda estas fiŝlago Velký Rohozec sur rojo Dolánecký potok sudoriente de municipo Podbořanský Rohozec kun akva areo 9,2 ha kun volumeno de akvo 166 mil m³.[8]

Mineralakvoj

[redakti | redakti fonton]
Mineralakvoj en Klášterec nad Ohří

La naturaj mineraligitaj mineralakvoj troviĝas sole en la norda parto de Doupova montaro en sektoro de Kyselka ĝis la pereinta vilaĝo Žebletín ĉe Kadaňský Rohozec. La plej signifaj trovoj apud la dekstra bordo de Ohře estas ĉe en pli vasta ĉirkaŭaĵo de Kyselka kaj Korunní. Sub registrita marko Mattoni estas vendata malvarma mineralakvo el multaj boroj en la ĉirkaŭaĵo de Kyselka, por publiko estas alirebla fonto Otto. Simila malvarma mineralakvo, sed kun pli alta enhavo de kalcio kaj male malpli alta enhavo de natrio, estas vendata sub registrita marko Korunní. La prenboroj troviĝas en la areo de plenigejo kaj ili ne estas por publiko alireblaj. Libere alirebla estas fonto en valo proksime de fervojo. Apud la maldekstra bordo de Ohře estas signifaj elŝprucejoj de mineralakvoj ĉe sudokcidenta rando de Klášterec nad Ohří. La fontoj Evženie, Městský pramen kaj Klášterecký pramen estas prenataj per boroj kaj eluzataj en apuda banloko.[9][10]

En apudrivera ebenaĵo de rojo Lomnice estas prenataj mineralakvoj vendataj sub marko Aquila.[1]

Protekto de la naturo

[redakti | redakti fonton]

La tuta Doupova montaro estas protektata kiel signifa birda regiono de sistemo Natura 2000[11] kun areo 63 116 ha. Sur la tsritorio estas ankaŭ proklamita grava birda areo kun areo 63 000 ha. Sur la orienta rando troviĝas naturparko Doupova montetaro kaj en la okcidentan parton trafas naturparko Stráž nad Ohří.

Etareaj protektitaj teritorioj

[redakti | redakti fonton]

Pli ol duonon de la areo de la montaro prenas por publiko nealirebla Armea spaco Hradiště. Turismaj padoj tial kondukas sole sur randaj partoj de la montaro.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Matějů, Jan, "Doupovské hory".
  2. Rapprich, Vladislav. (2012) Za sopkami po Čechách. Praha: Grada. ISBN 978-80-247-3796-6.
  3. Bína, Jan. (2012) Z nížin do hor. Praha: Nakladatelství Academia. ISBN 978-80-200-2026-0.
  4. 4,0 4,1 (2006) Zeměpisný lexikon ČR: Hory a nížiny. Brno: Agentura ochrany přírody a krajiny ČR, p. 126. ISBN 80-86064-99-9.
  5. (2016) Doupovské hory, 1‑a eldono, Praha: Česká geologická služba ve spolupráci s Muzeem Karlovy Vary, p. 113. ISBN 978-80-7075-909-7.
  6. Prohlížení - geomorfologické členění - Národní geoportál INSPIRE. geoportal.gov.cz. Alirita 2018-11-01.
  7. Matějů, Hradecký, Melichar – Doupovské hory, s. 114-115.
  8. Matějů, Hradecký, Melichar – Doupovské hory, s. 116-117; 498.
  9. Matějů, Hradecký, Melichar – Doupovské hory, s. 128-130.
  10. Lázně Evženie. Lázně Evženie Klášterec nad Ohří. Alirita 2018-11-01.
  11. Doupovské hory. AOPK ČR. Alirita 2015-10-27.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • (2016) Doupovské hory, 1‑a eldono, Praha: Česká geologická služba ve spolupráci s Muzeem Karlovy Vary. ISBN 978-80-7075-909-7.

Rilataj artikoloj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]