Saltu al enhavo

Sokolova baseno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sokolova baseno
ĉeĥe Sokolovská pánev
baseno
Lago Medard
Oficiala nomo: Sokolova baseno
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distriktoj Distrikto Sokolov, Distrikto Karlovy Vary
Historia regiono Bohemio
Parto de Subercmontara regiono
Najbaraj unuoj
Akvejo Ohře
Plej alta punkto
 - situo Zelený vrch
 - alteco 569,7 m s. m.
 - koordinatoj 50° 08′ 39″ N 12° 32′ 01″ O / 50.14417 °N, 12.53361 °O / 50.14417; 12.53361 (mapo)
Longo 36 km (22 mi)
Larĝo km (6 mi)
Areo 312,00 km² (31 200 ha)
Geologia konsisto terciaraj sedimentoj, bruna karbo
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Sokolovská pánev
Portalo pri Geografio

Sokolova baseno (ĉeĥe Sokolovská pánev) estas ĉeĥa geomorfologia tutaĵo troviĝanta en nordokcidenta parto de Subercmontara regiono, sur teritorio de distriktoj Sokolov kaj Karlovy Vary. La plej alta punkto estas Zelený vrch (569,7 m s. m.). Sur pli malnovaj mapoj ni ankoraŭ trovos la eksan plej altan montopinton en Sokolova baseno, nome Dvorský vrch (devene 573 m s. m.). Sed ĝia supraĵa parto estis forminita de minejo al ŝtono, do la plej alta punkto fariĝis Zelený vrch. La baseno ricevis sian nomon laŭ urbo Sokolov.

Vido el apudaj deklivoj de Ercmontaro - en fono Slavkova arbaro
Vido el apudaj deklivoj de Slavkova arbaro - en fono Ercmontaro
Vido al brunkarba minejo Jiří

Sokolova baseno estas terciara baseno kun falte faŭlta konstruo. Tio estas ambaŭflanke tektonike limigita, grada, transverse asimetria grabeno, tratiriĝinta en direkto okcidento – oriento. La baseno havas longecon 36 km, larĝecon 9 km kaj areon 312  km2. Sude ĝi estas limigita de ohara randa faŭlto, kiu apartigas ĝin de Slavkova arbaro. Norde la baseno estas limigita de gradforma faŭlta ercmontara zono. Okcidente ĝi estas apartigita de Ĥebia baseno de bazamenta montodorso ĉe Chlum Svaté Maří. La orientan randon kreas bazamenta montodorso de ohara bazamento, rekovrita de vulkanitoj de Doupova montaro. Sur la teritorio el pli grandaj setlejoj troviĝas urboj Sokolov, Chodov, Nové Sedlo kaj Habartov.

Hidrologio

[redakti | redakti fonton]

La plej signifa akva fluanto estas rivero Ohře, fontanta en Fiĥtela montaro en Germanio, poste fluas tra Smrčiny en Ĉeĥio, plu trafluas tra la teritorio proksimume de okcidento al oriento. En la plej okcidenta sektoro de Ohře en la baseno trafas eŭrope signifa loko Branĉoj de Ohře. Antaŭ Sokolov la rivero estis forkondukita en artefarite reguligitajn kaj transmetitajn riverfluojn. Inter pli signifajn alfluantojn apartenas rivero Svatava, kiu fontas en Ercmontaro kaj rojo Lobezský potok, fontanta en Slavkova arbaro. Enkadre de replantadoj kaj revitaligoj de la teritorio trafita per surfaca minado de minado de karbo estis kreitaj kelke da signifaj novaj akvaj areoj. En la spaco de forminitaj brunkarba minejo Medard kaj brunkarba minejo Libík estiĝis lago Medard, en la spaco de la eksa brunkarba minejo Michal poste lago Michal.

Minista agado

[redakti | redakti fonton]

La unuaj skribaj mencioj pri minado de karbo en Sokolova baseno estas el la jaro 1760. Dekomence okazis pli malgrandaj minadoj surrande de la baseno, kie ili estis ligitaj al eliroj de mineraltavoloj. Pli granda amplekso de minado de karbo okazis nur post la jaro 1870, kiam estis plilongigita spina fervojo – Buštěhrada fervojo el Chomutov ĝis Cheb. Kun veraj komencoj de la minado de karbo estis kunigita Johann David Starck. En la jaro 1945 estis en trafiko sume 39 profundaĵaj minejoj kaj 15 etminejoj. Sed la minado iom post iom transiris al surfaca ekspluatado, kiu akiris la plej grandan evoluon en la dua duono de la 20-a jarcento. La okcidenta parto de karba vejno estas jam forminita, la minado post la jaro 2000 okazas en Minejo Jiří kaj Minejo Družba. Sed Minejo Družba la 31-an de aŭgusto 2011 portempe finis la minadon pro kaŭzo de forŝovo de interna elŝutejo de minejo Jiří, post la jaro 2025 la minado devus esti daŭrigi ĝis forkarbigo de provizoj.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Oficialaj paĝoj de kompanio Sokolovská uhelná a.s. Alirebla rete.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]