Saltu al enhavo

Tepla montetaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tepla montetaro
ĉeĥe Tepelská vrchovina
montetaro
Tepla montetaro
Oficiala nomo: Tepla montetaro
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regionoj Regiono Karlovy Vary, Regiono Plzeň
Distriktoj
Historia regiono Bohemio
Parto de Karlovara montetaro
Najbaraj unuoj
Subulaj unuoj Toužimská plošina, Bezdružická vrchovina, Žlutická vrchovina
Akvejo Elbo
Plej alta punkto
 - situo Podhorní vrch
 - alteco 850 m s. m.
 - koordinatoj 49° 58′ 22″ N 12° 46′ 11″ O / 49.97278 °N, 12.76972 °O / 49.97278; 12.76972 (mapo)
Areo 682,00 km² (68 200 ha)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Tepelská vrchovina
Portalo pri Geografio

Tepla montetaro (ĉeĥe Tepelská vrchovina) estas geomorfologia tutaĵo de Ercmontara sistemo kun areo 682 km². La plej alta punkto estas Podhorní vrch (850 m s. m.).[1] La regiono estas milde odiĝinta plata montetaro kun meza supermara alteco 627 m s. m. La montetaro ricevis sian nomon laŭ urbo Teplá.

Teplan montetaron ĉirkaŭs el nordo Slavkova arbaro, el nordoriento Doupova montaro, el oriento Rakovnika montetaro, el sudo Plasa montetaro, okcidente etendiĝas Subbohemiaarbara montetaro.

Sur la teritorio de tutaĵo troviĝas neniu pli granda setlejo, pli malgrandaj urboj estas Teplá, Toužim, Bochov, Žlutice kaj Bezdružice. Je iom pli urboj estas Mariánské Lázně kaj Planá situas jam senpere ekster la tutaĵo, apud ĝia okcidenta limo.

Nordokcidento de la teritorio estas deakvigata de rivero Teplá kaj ĝi apartenas tiel en akvokolektan areon de Ohře, el sudokcidento la akvo forfluas ĝis Berounka, ĝia plej signifa alfluanto estas ekz. Střela, kiu fontas en la regiono.

Pluaj fotoj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Geoprohlížeč: Základní topografická mapa ČR 1 : 5 000. Zeměměřický úřad. Alirita 2024-05-18.