Držkovice (germaneDirschkowitz, poleDzierżkowice) estas vilaĝo en Ĉeĥio, urba parto kaj katastra teritorio de statuta urboOpava. La vilaĝo, situanta en Opava montetaro en la samnomata katastra teritorio, estas parto de registra kaj urba parto Vávrovice. Ĝi situas sur la ĉeĥa-pola ŝtatlimo sur rivero Opava, kiu apartigas ĝin de la pola vilaĝo Dzierżkowice.
La unua skribmencio pri ekzistado de la vilaĝo devenas el la jaro 1250. Post nuligo de patrimonia administrado en la jaro 1850 ĝi estis memstara municipo en distrikto Opava. En la 1950-aj jaroj ĝi estis almembrigita al la najbara Vávrovice, kun kiu ĝi estas ekde la 1-a de januaro 1976 konsisto de Opava. Držkovice perdis statuson de registra parto kaj ĝi estas nur baza sidej-unuo enkadre de urba parto Opava-Vávrovice.