Vávrovice (germaneWawrowitz, poleWawrowice) estas vilaĝo en Ĉeĥio, urba parto kaj katastra teritorio de statuta urboOpava, kreata de triopo de vilaĝoj kaj limigita de respondantaj tri katastraj teritorioj Vávrovice kun areo 5,07 km², Držkovice (germaneDirschkowitz aŭ ekde la jaro 1938 Dirschkenhof, poleDzierżkowice) kun areo 1,59 km² kaj Palhanec (germanePalhanetz, polePalhaniec) kun areo 1,69 km². Vivas ĉi tie 1 317 loĝantoj (2021).
La memstara urba parto Vávrovice estas kreata de parto Vávrovice kaj plu de norda parto de Předměstí (baza sidej-unuo Karlovec) kaj de eta parto de Jaktař (kvaropo de dudomoj kun ĝardenetoj sur okcidenta flanko de strato Vávrovické proksime de kapelo en Palhanec).
La vilaĝo Vávrovice troviĝas proksimume 5,5 km nordoriente de centro de urbo Opava, sur dekstra bordo de rivero Opava, kiu en nivelo de vilaĝo kreas ŝtalimon kun Pollando. Pola kontraŭa vilaĝo de Vávrovice estas vilaĝo Wiechowice. Tra Vávrovice kondukas fervojlinio Olomouc - Opava.