Kontinenta Kongreso
Aspekto
(Alidirektita el Dua Kontinenta Kongreso)
La Kontinenta Kongreso estas la nomo de du sinsekvaj institucioj de reprezentantoj de la Dek tri Kolonioj en la 18a jarcento en Nordameriko, en parto de nuna Usono:
- La Unua Kontinenta Kongreso kunvenis ekde la 5-a de septembro 1774 ĝis la 26-a de oktobro samjare.
- La Dua Kontinenta Kongreso kunvenis ekde la 10-a de majo 1775 ĝis la ratifado de la Artikoloj de Konfederacio la 1-an de marto 1781.
Surbaze de la ratifado de ls Artikoloj, la Kontinenta Kongreso estis sukcedita de la unua leĝdona registaro de Usono.
Komence formita por kunordigi komunan reagon antaŭ la Netolereblaj leĝoj, la Kontinenta Kongreso tuj iĝis la reganta korpo de la nova nacio dum la konflikto kun la brita registaro pliiĝis kaj kondukis al la usona revolucia milito.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Bancroft, George. History of the United States of America, from the discovery of the American continent. (1854–78), vol. 4–10 reta versio Arkivigite je 2007-02-16 per la retarkivo Wayback Machine angle
- Miller, John C. Triumph of Freedom, 1775–1783 (1948) reta versio Arkivigite je 2012-05-24 per la retarkivo Wayback Machine angle
- Miller, John C. Origins of the American Revolution (1943) reta versio Arkivigite je 2012-05-25 per la retarkivo Wayback Machine angle