Saltu al enhavo

Dune (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dune
filmo
Originala titolo Dune, Dune: Part One
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 3 sep. 2021
Ĝenro sciencfikcia filmo, agfilmo, aventura filmo, filmo bazita sur romano, spekulativa filmo
Kameraado Greig Fraser
Reĝisoro(j) Denis Villeneuve
Produktisto(j) Thomas Tull • Richard P. Rubinstein • Mary Parent • Denis Villeneuve
Scenaro Eric Roth • Jon Spaihts • Denis Villeneuve
Filmita en Budapeŝto • Jordanio • Rub-al-Ĥalo • Stad • Wadi Rum • Oazo Liŭa
Loko de rakonto Arrakis • Caladan • Giedi Primo • Salusa Secundus
Muziko de Hans Zimmer
Rolantoj Timothée Chalamet • Rebecca Ferguson • Josh Brolin • Oscar Isaac • Jason Momoa • Javier Bardem • Dave Bautista • Zendaya • Stellan Skarsgård • Charlotte Rampling • David Dastmalchian • Chang Chen • Stephen Henderson • Björn Freiberg • Sharon Duncan-Brewster • Babs Olusanmokun • Benjamin Clementine • Golda Rosheuvel • Roger Yuan
Produktinta firmao Legendary Pictures
Honorigoj Washington D.C. Area Film Critics Association Award for Best Score • Washington D.C. Area Film Critics Association Award for Best Art Direction • Hollywood Music in Media Award for Best Original Score in a Sci-Fi/Fantasy/Horror Film
IMDb
vdr

Dune (titolita Dune: Part One) estas usona eposa sciencfikcia filmo de 2021 reĝisorita kaj kunproduktorita de Denis Villeneuve, kiu kunverkis la scenaron kun Jon Spaihts, kaj Eric Roth. Ĝi estas la unua de duparta adaptaĵo de la romano de 1965 de Frank Herbert. Kun agado okazanta en la fora estonteco, la filmo sekvas Paul Atreides dum lia familio, la nobela Domo de Atreides, estas engaĝiĝinta en batalo por la mortiga kaj misloĝebla senhoma planedo Arrakis. En la geaktoraro partoprenas Timothée Chalamet, Rebecca Ferguson, Oscar Isaac, Josh Brolin, Stellan Skarsgård, Dave Bautista, Stephen McKinley Henderson, Zendaya, Chang Chen, Sharon Duncan-Brewster, Charlotte Rampling, Jason Momoa, kaj Javier Bardem.

Tiu ĉi filmo estas la tria adaptaĵo de la romano Dune, post la filmo de David Lynch de 1984 kaj la televida serieto de John Harrison de 2000. La ĉefa filmado okazis el Marto ĝis Julio 2019 en lokoj de Budapeŝto, Jordanio, Norvegio kaj Abudabio.

La filmo premieris en la 78a Venecia Internacia Kinfestivalo la 3an de Septembro, 2021, antaŭ sia internacia publikigo la 15an de Septembro, 2021; poste ĝi estis publikigita en kinejoj de Usono kaj per "streaming" de HBO Max la 22an de Oktobro, 2021. Dune enspezis 407 milionojn da usonaj dolaroj el 165 milionoj de buĝeto. Ĝi estis bone ricevita de kritiko kaj publiko kiuj laŭdis la reĝisoradon de Villeneuve, la scenaron, la ludadojn, produktoradon, vestaĵojn, muzikon de Hans Zimmer, fotarton, kaj retenadon de kernaj elementoj el la fontomaterialo. La filmo ricevis ses Oskar-premiojn kaj estis nomumita en kvar pliaj kategorioj; ĝi ricevis nombrajn aliajn premiojn. Sekvaĵo, nome Dune: Part Two, publikiĝis la 1an de Marto, 2024, kaj oni faras alian sekvaĵon kun bazo en la sama romano de Herbert de 1969 nome Dune Messiah.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Arrakis estas senhoma planedo kies nura fonto de "spico", valora substanco kiu etendas la homan viveblon, estas fundamenta por la vojaĝoj interstelaj. La imperiestro Shaddam intencas ke la dinastio Harkonnen organizu puĉon por rekuperi la planedon helpite de la trupoj Sardaukar, renversante la dinastion Atreides, kies influo estas minaco kontraŭ Shaddam. Leto estas priokupita, sed vidas la eblon alianciĝi kun la indiĝenoj de Arrakis, nome fremen, kiel unua demarŝo por pliigi la pozicion de Atreides en la Landsraad, nome la politika instanco kiu reprezentas ĉiujn nobelajn dinastiojn.

La konkubino de Leto, nome Lady Jessica, estas sekvanto de Bene Gesserit, aparta fratinaro kiu plenumas eksterordinarajn fizikajn kaj mensajn kapablojn. Kvankam Jessica ricevis instrukciojn de la Bene Gesserit por havi filinon kies filo iĝu mesieca Kwisatz Haderach, pro amo al Leto ŝi havis anstataŭe filon, nome Paul. Laŭlonge de sia vivo, Paul estis trejnita de la helpantoj de Leto, nome Duncan Idaho, Gurney Halleck kaj Mentat Thufir Hawat, dum Jessica trejnas Paul en la kapabloj de la Bene Gesserit. Paul konfesas al Jessica kaj Duncan, ke priokupas lin vizioj de la estonteco. Pro sia disvolviĝanta antaŭscio, la Patrinego Gaius Helen Mohiam alvenas al Caladan kaj trudas al Paul mortigan pruvon por taksi lian impulsan kontrolon, kion li superas. Poste, Mohiam komunkas al la patriarko de la dinastio, nome la barono Vladimir Harkonnen, la neceson ke li pardonu la vivon kaj de Paul kaj de Jessica dum planita puĉo, kion li akceptas trompe.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Timothée Chalamet kiel Paul Atreides.
  • Rebecca Ferguson kiel la Bene Gesserit Lady Jessica, patrino de Paul.
  • Oscar Isaac kiel el duque Leto Atreides, patro de Paul.
  • Josh Brolin kiel Gurney Halleck, armliestro de la dinastio Atreides.
  • Stellan Skarsgård kiel la barono Vladimir Harkonnen, malamiko de Leto.
  • Dave Bautista kiel Glossu Rabban, nevo de la barono Harkonnen.
  • Stephen McKinley Henderson kiel Thufir Hawat, fidelulo de la dinastio Atreides.
  • Zendaya kiel Chani, juna fremen celo de Paul.
  • Chang Chen kiel la Dro. Wellington Yueh, doktoro Suk je la servo de la dinastio Atreides.
  • Sharon Duncan-Brewster kiel la Drino. Liet-Kynes, ĉefa ekologiistino kaj pacistino de Arrakis.
  • David Dastmalchian kiel Piter De Vries, fidelulo de la Barono Vladimir Harkonnen.​
  • Charlotte Rampling kiel Gaius Helen Mohiam, patrinego Bene Gesserit.
  • Jason Momoa kiel Duncan Idaho, spadestro de la dinastio Atreides.
  • Javier Bardem kiel Stilgar, estro de la tribo fremen en Sietch Tabr.
  • Babs Olusanmokun kiel Jamis, fremen de la sietch de Stilgar, Sietch Tabr.
  • Benjamin Clementine kiel Heroldo de la Ŝanĝo, ĉefo de imperia delegitaro en Kaladan.
  • Golda Rosheuvel kiel Shadout Mapes, fremen kiu laboras kiel servistino por la dinastio Atreides.
  • Roger Yuan kiel leŭtenanto Lanville, vicestro de Gurney Halleck.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]