Duobla urbo
Duoblaj urboj aŭ ĝemelaj urboj (kvankam la vorto "ĝemelaj urboj" ankaŭ ofte uziĝas por la koncepto de partneraj urboj, kiuj kutime sen geografia tujproksimeco mem elektis sian partneran rilaton) estas termino por du administre sendependaj urboj, kiuj situas rekte apud la alia kaj teorie konsidereblus unusola urbo, sed kiuj estas dividitaj per rivero aŭ per ŝtata aŭ alia administra limo. Duobla urbo povas kreiĝi pro politike kaŭzita divido: la probable plej konata historia ekzemplo estis la germana urbo Berlino, kiu dividiĝis dum majo 1945 kaj reunuiĝis nur dum oktobro 1999. Kiel konsekvenco de la Napoleonaj Militoj estiĝis en la jaroj 1803 respektive 1815 multnombraj duoblaj urboj kaj komunumoj laŭlonge de la aktuala svisa landlimo, ĉar en la akto de mediacio de 1803 kaj la Kontrakto de Vieno de 1815 arbitre la riveroj Rejno en nordo kaj Tresa en sudo estis fiksitaj kiel landlimo de Svislando. Aparta kuriozaĵo estas kvartalo Tägermoos de la germana urbo Konstanco, kiu oficiale apartenas al Konstanco sed troviĝas sub svisa jurisdikcio de la svisa Kantono Turgovio. Inverse kelkaj svisaj urboj kiel Diessenhofen posedas teritoriojn en Germanio.
Simile al Berlino, multaj pliaj urboj en Eŭropo post la Dua Mondmilito estis politike dividitaj kaj ekde tiam pluekzistas en la formo de du sendependaj urboj. La urboj Görlitz kaj Zgorzelec borde de la rivero Odro, ĉe la nuntempa limo inter Germanio kaj Pollando, kiel "Eŭropa urbo" provas rekunkreski kaj kandidatiĝis por la titolo "kultura ĉefurbo de Eŭropo 2010", kaj simile multaj aliaj dividitaj urboj penas pri rekunkresko, kun foje pli, foje malpli da sukceso.
Duoblaj urboj en Eŭropo
[redakti | redakti fonton]- Baarle-Hertog (Belgio) - Baarle-Nassau (Nederlando)
- Bad Radkersburg (Aŭstrio) - Gornja Radgona (Slovenio)
- Bayerisch Eisenstein - Železná Ruda (Ĉeĥio)
- Bayerisch Gmain - Großgmain (Aŭstrio)
- Bocicoiu Mare, Rumanio - Velikij Biĉkiv, Ukrainio
- Bradford - Leeds (ambaŭ Anglio)
- Brandýs nad Labem-Stará Boleslav - urbo en Ĉeĥio
- Ĉertkovo(Rusio) - Milove (Melovoje) (Ukrainio) - la urbetoj estas ĝenerale disdivigataj per fervojo, kia samtempe estas landlimo; tamen ekzistas stratoj kiaj flankoj apartenas al diversaj landoj kaj eĉ domoj kaj kortoj disdivigataj per limo je du landoj.
- Erbach - Michelstadt (ambaŭ Hesio, Germanio)
- Eschweiler - Stolberg (ambaŭ Nordrejn-Vestfalio, Germanio)
- Frankfurt (Odro) (Germanio) - Słubice (Pollando)
- Gmünd (Malsupra Aŭstrio) - České Velenice (Ĉeĥio)
- Gorizia (Italio) - Nova Gorica (Slovenio)
- Görlitz (Germanio) - Zgorzelec (Pollando)
- Guben (Germanio) - Gubin (Pollando)
- Herzogenrath (Germanio) - Kerkrade (Nederlando)
- Imatra (Finnlando) - Svetogorsk (Rusio)
- Komárno (Slovakio) - Komárom (Hungario)
- Konstanz (Germanio) - Kreuzlingen (Svislando)
- Korolov - Jubilejnij (ambaŭ Rusio) Urbo Jubilejnij estas ĉirkaŭita per urbo Korolov kvazaŭ insulo.
- Laufenburg AG, (Svislando ) - Laufenburg (Badeno), (Germanio)
- Mainz (Rejnlando-Palatinato) - Wiesbaden (Hesio, ambaŭ Germanio)
- Mannheim (Baden-Virtembergo) - Ludwigshafen (Rejnlando-Palatinato)
- Middlesbrough - Stockton-on-Tees (ambaŭ Anglio)
- Máramarossziget, Rumanio - Solotvino, Ukrainio
- Nădlac, Rumanio - Nagylak, Hungario
- Narva (Estonio) - Ivangorod (Rusio)
- Neuhaus am Inn - Schärding (ambaŭ Aŭstrio)
- Newcastle upon Tyne - Gateshead (ambaŭ Anglio)
- Nürnberg - Fürth (ambaŭ Bavario, Germanio)
- Ponte Tresa TI, (Svislando) - Lavena Ponte Tresa, (Italio)
- Rheinau ZH, (Svislando) - Rheinau (Badeno), (Germanio)
- Rheinfelden AG (Svislando ) - Rheinfelden (Badeno), (Germanio)
- Sátoraljaújhely, Hungario - Slovenské Nové Mesto, Slovakio
- Seyssel (Haute-Savoie) - Seyssel (Ain) (ambaŭ Francio)
- Strasburgo (Francio) - Kehl (Germanio)
- Štúrovo (Slovakio) - Esztergom (Hungario)
- Tornio (Finnlando) - Haparanda (Svedio)
- Ulm (Baden-Virtembergo) - Neu-Ulm (Bavario, ambaŭ Germanio)
- Valga (Estonio) - Valka (Latvio)
- Santa Cruz de Tenerife - San Cristóbal de La Laguna (Hispanio)
Duoblaj urboj en Nordameriko
[redakti | redakti fonton]- Detroit (Miĉigano) - Windsor (Ontario)
- El Paso (Teksaso) - Ciudad Juárez (Meksiko)
- Kansas City (Kansaso) - Kansas City (Misurio)
- Minneapolis - Saint Paul (Minesoto) („The Twin Cities“)
- San Diego (Kalifornio) - Tijuana (Meksiko)
- Sault Ste. Marie (Ontario) - Sault Ste. Marie (Miĉigano)
- Texarkana (Teksaso) - Texarkana (Arkansaso)
- Brownsville (Teksaso) - Matamoros (Meksiko)
Duoblaj urboj en Sudameriko
[redakti | redakti fonton]- Asunción (Paragvajo) - Clorinda (Argentino)
- Corrientes (Argentino, provinco Corrientes) - Resistencia (provinco Chaco)
- Foz do Iguaçu (Brazilo) - Ciudad del Este (Paragvajo, tiel nomita "Triple Frontera", "triobla limo", kun Puerto Iguazú, Argentino)
- La Quiaca (Argentino) - Villazón (Bolivio)
- Pedro Juan Caballero (Paragvajo) - Ponta Porá (Brazilo)
- Posadas (Argentino) - Encarnación (Paragvajo)
- Profesor Salvador Mazza (Argentino) - Yacuiba (Bolivio)
- Santa Fe (Argentino, provinco Santa Fe) - Paraná (provinco Entre Ríos)
- Santana do Livramento (Brazilo) – Rivera (Urugvajo)
Duoblaj urboj en Azio
[redakti | redakti fonton]- Blagoveŝĉensk (Rusio) - Heihe (Ĉinio)
- Osako - Kobe - Kioto (ĉiuj Japanio)
- Tokio - Jokohamo (ambaŭ Japanio)
- Ŝenĵeno - Hongkongo en Ĉinio