Dupleix (pariza metrostacio)
Dupleix | |||
---|---|---|---|
Stacio Dupleix iom post ties malfermo en 1906
| |||
metrostacio • levita stacio | |||
Lokigo | |||
Lando | Francio | ||
Urbo | Parizo | ||
Arondismento | 15-a | ||
Geografia situo | 48° 51′ 1″ N, 2° 17′ 37″ O (mapo)48.8503923374052.2936105728149Koordinatoj: 48° 51′ 1″ N, 2° 17′ 37″ O (mapo) | ||
| |||
Ecoj | |||
Trakoj | 2 | ||
Kajoj | 2 | ||
Tarifa zono | 1 | ||
Jara trafiko | 2 028 963 vojaĝantoj (2021) | ||
Historio | |||
Malfermo | 24-a de aprilo 1906 2 Sud 14-a de oktobro 1907 2 Sud 6-a de oktobro 1942 → | ||
Administrado kaj utiligado | |||
Proprietulo | RATP | ||
Trafikanto | RATP | ||
Kodo | 17-07 | ||
Metro-linio | |||
Dupleix [dyplɛks] estas stacio de la Metroo de Parizo sur linio 6, situanta en la 15-a arondismento de Parizo.
Stacio
[redakti | redakti fonton]La stacio estis malfermita en 1906.
Ĝi eltiras sian nomon de Strato Dupleix, apude, kiu omaĝas al Joseph François Dupleix (Landrecies, 1697 - Parizo, 1763), franca administranto kaj koloniisto. Ĝenerala Guberniestro de la Franca Kompanio de Orientaj Hindioj en 1742, li disvolvis la komercan pozicion de Francio kaj luktis kontraŭ la angla influo. Malgraŭ la traktato de Aachen (1748), li establis veran francan protektoraton super sud-Dekkan, kiun Angloj ruinigis. En 1754, li estis revokita en Francion. Li investis sian tutan fortunon en Hindio, kaj neniam estis repagita.
Sur la loko de la stacio antaŭe staris la "Muro de Grenelle", kie multaj kondamnitoj al mortpuno estis ekzekutitaj inter 1797 kaj 1815, inter kiuj:
- en 1809, Armand de Chateaubriand, kuzo de verkisto François René de Chateaubriand, reĝisto;
- la 29-an de oktobro 1812, konspirintaj generaloj Malet, Lahorie kaj Guidal;
- la 19-an de aŭgusto 1815, kolonelo Charles Angélique François Huchet de La Bédoyère.
Interkonektoj
[redakti | redakti fonton]- RATP 42
Proksime
[redakti | redakti fonton]- Journal Officiel - 26 Strato Desaix
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Listo de metrostacioj de Parizo
- Linio 6 de la metroo de Parizo
- Viadukto de Bulvardoj de Grenelle, Garibaldi kaj Pasteur
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Dupleix ĉe "Structurae"